[Hejmen]HISAISI Jo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj ne haveblas--tiu ĉi estas la unua granda revizio. (neniuj aliaj ŝanĝoj)
HISAISI Jō (japanskribe 久石譲 [hisaiŝi ĝo], ankaŭ Joe Hisaishi), japana komponisto. Li principe komponas muzikon por filmoj; ekde lia unua provo en tiun ĝenron en 1984 kun Naŭsika de la Venta Valo de direktoro MIYAZAKI Hayao, li komponis la muzikon por preskaŭ la tuta verkaro de Miyazaki.

Hisaisi Jō fakte estas plumnomo; li elektis ĝin ĉar alternativa legmaniero de la signoj estas kuiŝi ĝo, kiu similas al la nomo de usona ĵazmuzikisto [Quincy JONES]?.

Sinjoro Hisaisi havas sian propran TTT-ejon: http://www.joehisaishi.com/ (japane kaj angle)


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 24, 2002 1:28 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: