[Hejmen]MIYAZAKI Hayao

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kino > Direktoroj? > Japanio

MIYAZAKI Hayao (1941-) (宮崎 駿; pron. mijazaki hajao), japana desegnofilmisto kaj manga?verkisto.

Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de Venta Valo (風の谷のナウシカ Kaze no Tani no Nausika), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun vi verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983-84 Miyazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.

En 1985, Miyazaki kune kun la eldonejo de Naŭsika, [Tokuma Shoten]? (徳間書店), fondis la desegnofilmstudion [Studio Ghibli]? (スタジオジブリ) por sekvi ties sukceson per nova filmo, Laputo: Kastelo en Ĉielo. Ekde tiam, li direktis proksimume duonon el la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, [TAKAHATA Isao]?.

Dum lia juneco, Miyazaki estis marksisto, kaj la filizofio de marksismo? ankoraŭ influas liajn verkojn.

Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:

Liaj filmoj:

Plua informo en aliaj lingvoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 7, 2002 5:58 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: