Blankajn teojn oni kutime preparas en Zhong aux Gai Wan. |
Blankajn teojn oni kutime preparas en Zhong aux Gai Wan. Cxar la folioj estas tre fragilaj, oni nur uzas ne tro varman akvon (je 50-70°C laux la teo preparita). Tamen, la infuzado dauxras pli longe ol aliaj. Inter 5 kaj 20 minutoj: ju malpli varma, des pli longa la infuzado. Kompreneble, la gusto sxangxas dum la infuzado (tio estas dum la trinkadoj). Ofte, pro la altkvalito de blankaj teoj, la foliojn oni povas infuzi pli ol unu fojo (kutime 3, ecx gxis 10 - endas provi). |