[Hejmen]Unesko 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco?, kaj Kulturo?) estas Esperantigo de UNESCO, la angla mallongigo de la plena nomo.

Unesko fondiĝis la 16an de novembro 1945. Ĝi havas ĉef-oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo.

Ĝian konstitucion adoptiĝis la Londona Konferenco en novembro 1945 kaj efektiĝis la 4an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

UNESKO nun havas 188 membrajn ŝtatojn kaj 6 kunrilatajn ŝtatojn.

La ĉefa celo de UNESKO estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per instigi kunlaboradon inter nacioj per edukado, scienco, kulturo, kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

La Universala Esperanto-Asocio havas oficialan rilaton kun Unesko. Parto de tiu kunlaboro estas traduki dokumentojn al Esperanto por plivasta diskoniĝo.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 9:41 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: