Etnografio >
Etno >
Ĉino-Tibeta Familio > Tibeto-Birma Grupo
Etnoj de la grupo | Kvanto |
Birmanoj | 30.280.000 |
Izuoj | 6.900.000 |
Tibetanoj | 4.830.000 |
Karenoj | 3.700.500 |
Manipuroj | 1.400.500 |
Bhotioj | 1.200.500 |
BHOTIOJ
- Nomo: [f] Bhotias; [r] bhotija
- Popolo, ĉefloĝantoj de Butano? (1 mln, 1991). Loĝas ankaŭ en Nepalo (110 mil) kaj Hindio (90 mil).
- Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
- Kredantoj: precipe budhistoj, en Hindio - hinduistoj.
BIRMANOJ, Mjanmanoj
- Nomoj: [m] mjanma; [f] Birmans; [r] mjanma, birmanci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Mjanmao (pli ol 30 mln). Loĝas ankaŭ en Hindio, Kamboĝo, Laoso k.a. Prauloj de birmanoj venis de Tibeto kaj asimilis lokaj mon-kmerajn tribojn. Totala kvanto: 30,28 mln (1987).
- Lingvo: birma.
- Kredantoj: precipe budhistoj.
ĤANOJ
- Nomoj: [f] Hani; [r] ĥani
- Grupo de popoloj en Ĉinio (pli ol 1,3 mln) kaj la landoj Hindoĉinio. Totala kvanto: 1,48 mln (1992).
- Lingvoj: lolo-birmaj.
IZUOJ
- Nomo: [m] ij; [f] Izu; [r] iczu
- Popolo en la sudo de Ĉinio; 6,9 mln (1992).
- Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
- Kredantoj: daosistoj, konfucianoj, parto de tradiciaj konfesoj.
KAĈAROJ
- Nomo: [m] boro, dimasa; [f] Katchars; [r] kaĉari
- Popolo en Hindio (ŝtato Asamo?), 1 mln (1992).
- Lingvo: de tibeto-birma grupo. precipe hinduistoj.
KAĈINANOJ
- Nomo: [m] ĉĵinpo; [f] Kachin; [r] kaĉin, czinpo
- Popolo en Mjanmao (675 mil, nacia regiono Kaĉino?) kaj Ĉinio, malgrandaj grupoj - en Tajlando, Laoso kaj en sudoriento de Hindio. Totala kvanto: 810 mil (1992).
- Lingvo: kaĉina.
- Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ budhistoj kaj kristanoj (baptistoj).
KARENOJ
- Nomo: [m] pgĥanjo; [f] Karens; [r] kareni
- Popolo en Mjanmao kaj okcidento de Tajlando; 3,7 mln, inter ili en Mjanmao pli ol 3,5 mln (1992).
- Lingvo: de sino-tibeta familio.
- Kredantoj: precipe budhistoj, estas ankaŭ kristanoj (baptistoj).
MANIPURANOJ
- Nomoj: [m] mejthej; [f] Manipuri, Meithei; [r] manipuri
- Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Manipuro?; 1,4 mln (1992).
- Lingvo: manipura.
- Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj (protestantoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.
NAGAOJ
- Nomoj: [f] Naga; [r] naga
- Grupo de popoloj en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Nagalando?. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Manipuro? kaj Asamo? kaj najbaraj regionoj de Mjanmao. Totala kvanto: 1,12 mil (1992).
- Lingvo: nagaa.
- Kredantoj: parto - kristanoj, restaj de tradiciaj religioj.
ŜERPOJ
- Nomoj: [m] ŝerpa; [f] Sherpas; [r] ŝerpi
- Popolo en oriento de Nepalo (100 mil, 1992) kaj en najbaraj regionoj de Hindio (15 mil).
- Lingvo: de tibeto-birma grupo.
- Kredantoj: budhistoj.
TIBETANOJ
- Nomoj: [m] pjoba; [f] Tibetains; [r] tibetci
- Popolo en sudokcidento de Ĉinio (Tibeto kaj najbaraj regionoj; 4,75 mln). Loĝas ankaŭ en Hindio kaj Butano?. Totala kvanto: 4,83 mln (1992).
- Lingvo: tibeta.
- Kredantoj: budhistoj.