[Hejmen]Teknikaj Problemoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Se io en la Vikio ne ĝuste funkcias pro ia problemo, bonvolu priskribi tion ĉi tie kaj mi penos helpi. --Brion VIBBER


Nova versio de la vikiprogramo

URL : http://leukas.dyndns.org/wiki/special%3AStatistics&encoding=1
Jes, la statistiko estas iel fuŝita ĉi-momente... -BV

-- Christophe FOUCHER
Pri tio mi ne jam certas, sed mi kredas la problemon rilata je la metodo listigi ligilojn. Mi provos ion... --Brion VIBBER


Problemoj pri la nova versio:

- Ne eblas redakti ikse en la unikoda parto :-(
- En la fenestro de redakto aperas nur demando-signoj anstataŭ la supersignaj literoj do ne eblus ankaŭ redakti unikode por mi
Hm, ŝajne mi refuŝis tion, kion mi foje riparis. :( Mi reriparos ĝin... -BV

- Mi faris proveton de redakto en mia profilo kaj rimarkis ke la lasta litero de la fenestro estas sisteme forigita (Zav->Za). (mi uzas netscape 4.78 sub Win 2000)
Strange... mi serĉos la kaŭzon... -BV

Se interesas vin, mi pretas rigardi la PHP-kodon de la programo por vidi ĉu mi kapablus helpi sed mi ne estas spertulo pri PHP... :-) Zav

Ho, tio certe estus bonvena! La kodon vi povas elŝuti el la [CVSejo] de la projekto. Ankaŭ, eble vi volus aboni vin al la [wikitech-l] retpoŝtlisto (anglalingva). --Brion VIBBER

Ups! Mi malbone komprenis kiel estas aranĝita tiu paĝo, mi devus dormi iome pli de tempo al tempo... :-) Mi do ĵus aliĝis la diskutliston kaj komencas rigardi la kodon. --Zav

Kiam mi provas redakti artikolon la "baro-ilo" por movi la redakta-fenestron aperas nur parte. Tio ne malebligas movi la fenestron se estas malgrable. Jen kiel ĝi aperas: www.esperanto.lautre.net/bildoj/novavikio_IE5.gif

Pri la teksto kiu aperas sub la redaktado, aperas du troaj akuzativoj: "Bonvolu noti, ke ĉiu_ kontribuaĵo_..." Kaj "ne presu" -> "ne premu" aŭ "ne alklaku". --Zav

Ho ve! Tiujn lastojn mi ĵus riparis, dankon... Almenaŭ iu legas la rajtigilomesaĝon! Pri la rulumskalo, mi ne certas. Ŝajne estas ia fuŝo ĉe via foliumilo (fimikrosofta!). Ĉu pli bone netskape? Ĉiuokaze, mi devos iom refari la kodon por fari la ilaron per CSS anstataŭ la tabelo (kiu iom fuŝas en mozilo), eble ĝi pli bone funkcios en esplorilo tiam ankaŭ... --Brion VIBBER

Jes la problemo ne aperas en Netskapo sed la aspekto de la paĝo ne bonas: la dekstra kolono ne estas tute dekstre:
www.esperanto.lautre.net/bildoj/novavikio_NS479.gif
kaj se mi malebligas javaskripton, konservante tamen la stilfoliojn jen la terura rezulto:
www.esperanto.lautre.net/bildoj/novavikio_NS479_sen_JS.gif
Ŝajnas ke Netskapo tute ne kapablas funkciigi stilfoliojn sen Javaskripto, ĉu normalas?

Jes, tio estas ekde longatempo fuŝo de Netskapo 4.x. "Bonvolu ne fari tion!" --BV

Jen almenaŭ unu bona novaĵo: Opera6 bone traktas kaj la aspekton kaj la rulumskalon:
www.esperanto.lautre.net/bildoj/novavikio_opera6.gif

Bedaŭrinde mi plej ofte uzas Netskapon 4.7 sen JS ĉar tio ebligas eviti plej multajn rubaĵajn reklamojn. Pro tio mi kutime uzas IE5 por la interesaj TTT-ejoj kiuj bezonas javaskripton/stilfoliojn. Estis tiel ke mi malkovris la problemeton de la nova vikipedio kun IE5.--Zav'


Nuna versio de la vikiprogramo

Mi bezonas vian teĥnikan helpon alifoje. Mi planas traduki PEMG-on de Bertilo Wennergreen, en la hispanan por la hispana versio de Wikipedia. Problemo estas la supersignoj (jes ja!). En ĉi tiu E-versio oni faciligis nian eldonadon aŭtomate tradukante literon sekvatan de 'x' per la konvena ĉapelita litero. Ĉe mi rajtus uzi tiun programon por plenumi la saman taskon en tiu versio? Jesresponde, kiel?; kiu kaj kie ĝi estas?
Krome, en la hispana oni uzas la literon 'x'. Do, ŝajnas pli konvene iel modifi tiun programon por ke ĝi akceptu alian helpan simbolon, ekzemple la supersignon mem (^c, ^g, ktp.) Eble, mi petas troe. Se tiel, mi pardonpetas. Ĉiel, dankon! - Del Castillo

Hmm, ne tiel simple kiel ĉi tie. Tio, kion vi ja povas fari estas uzi la HTML-riferencojn (ekzemple, ĉ = ĉ = ĉ). Bedaŭrinde tio ne funkcias ĉe malnovaj foliumiloj, sed ĝi ja funkcias ĉe preskaŭ ĉiu moderna foliumilo, negrave kiun signokodon uzas la dosiero. La precizajn cifrojn por la dekdu E-literoj (majusklaj kaj minusklaj!) mi ne memoras, sed ili estas facile troveblaj rete... Ho jes, jen: http://lojban.ljm.idv.tw/eo/utf8.html

Se vi ne volas ĉiam entajpi la cifrojn, eblas redakti en iu tekstredaktilo kaj serĉi-kaj-anstataŭigi la "ĉ" aŭ "c^" ktp al cifroj je la fino. Aŭ, eblas entajpi la suragotojn unue, kaj poste trapasigi la paĝon tra konvertilo, ekzemple tiu, kiun faris antaŭnelonge Xavier: http://panorama.ovh.org/unikoden/. Mi esperas, ke tio helpos al vi! --Brion VIBBER

En la paĝo pri Esperanto-muziko mi volis aldoni ligon al paĝo pri la grupo Dolcxamar. Kun ikso en la ĝusta nomo de la grupo. Do mi uzis &#120, sed eble pro tio la Vikipedio ne rekonas la ligon ĉirkaŭ la nomo. Aperas nur: [[Dolcxamar]]. Ĉu eblas havi "cx" en artikola nomo?

Almenaŭ nuntempe, neeblas uzi &-kodojn en titoloj. Anstataŭe, por la ikso vi povas enmeti dubolan ikson. Do, Dolĉamar? kiel [[Dolxxamar]]. --BV


Malnovaj Problemoj

Kial la Priparolu ligilojn ne funkcias? --Chuck SMITH

La vikipediestroj ĉe Bomis? volas forigi la aŭtomatajn ligilojn (ekz: IuVikiPaĝo, /Priparolu) Ĉar ĉi tiu funkcio ankaŭ povas fuŝi vortoj kiel "FUŜPLENA" = "FUSxPLENA" -> "FUŜPLENA?", mi samopiniis kaj malebligis tiun funkcion. Ĉar nia vikipedio estas "ankoraŭ juna kaj malgranda", ne estas tro ĝena ripari la fuŝitajn ligilojn tiam, kiam vi trovas ilin: nur ĉirkaŭigu ilin per duopaj krampoj: [[/Priparolu]] -> /Priparolu?' ktp. --Brion VIBBER

Kiam oni eniras la vikipedion per tajpi paĝo kiel http://eo.wikipedia.com/wiki/artikolo neniu ligilo funkcias. Kio kaŭzas ĉi tion? --Chuck SMITH

Hmm, vi pravas. Kia ĝena fuŝo! Mi serĉos la kaŭzon... --Brion VIBBER

Ankaŭ, ĉiu paĝo nun spektas kiel "Respondoj Al Kritikoj" anstataŭ "Respondoj al kritikoj." Ĉu vi povas fiksi ĉi tion? --Chuck SMITH

Laŭ mia scio, la vikio *ĉiam* faris tion. Rigardu ekzemple la [arhxivitan kopion de la hejmpagxo], de 12 decembro, ĉe google. La vortoj en la ligiloj tie estas ĉiuj komencmajusklitaj. --Brion VIBBER

Mi sukcesis senprobleme aldoni artikoleton "Neŭtrono" ĉe fako "Ludoj/Tabulludoj". Tamen bildojn ĵus kreitajn de mi kaj aldonendajn, mi ne povis alŝuti, malgraŭ ke mi sekvis obeeme la instrukciojn. Ĝuste, kiam mi en la elpaŝa fino klakas sur "upload" neniu mesaĝo sciiganta al mi pri ebla sukceso aperas. Bonvolu helpi. Mi volas longe partopreni. Del Castillo

Nu, la supran mesaĝon mi aldonis ne leginte ankoraŭ vian respondon al mia unua mesaĝo. Pardonpeton. Ja mankas al mi sperto pri "vikiado"! Pri la angla versio de la instrukcioj, nenia problemo. Mi scipovas legi la anglan. Leginte viajn avertojn mi konkludas ke ŝajne mi plenumis ĉiujn elpaŝojn. Tamen nenia ruĝa mesaĝo aperis. Ankaŭ ne alia sciiganta pri ia problemo. Dankon pro via pacienco! Del Castillo

Nu, ni ĉiam devas komenci je la komenco kun ĉi tiaj problemoj! Kiun foliumilon kaj operaciumon vi uzas? (Explorer/Netscape/Opera, Vindozo/Linukso/Mac ktp) Espereble mi povas reprodukti la problemon kaj eltrovi ĉirkaŭvojon... --BV
Mi uzas Explorer 5-n pere de Vindozo 95. Jen afero komentinda: mi retkonektas nur de mia laborejo kaj pere de Proxy pro sekurecaj kialoj. Kutime mi havas nenian problemon por sendi/ricevi ion ajn per la reto. Ĉu eble jen la kaŭzo?
Eble... Mi nun klopodas prunti la mesaĝojn en la servil-logdosiero pri viaj alŝutprovoj por eltrovi, kion okazis tie... -- BV
Aŭ eble mi difinas erare la situon de la bildo (path) en la servilo...
Mi jam provis du malsamajn lokojn: "www.wikipedia.com" kaj "meta.wikipedia.com/upload" Del Castillo
Se la alŝuto sukcesus, la dosieron aperus en la listo ĉe http://meta.wikipedia.com/upload/ . Sed ĝi ne aperas... :( Intertempe; se vi volas [retposxti] la bildojn al mi, mi povas alŝuti ilin. --Brion VIBBER
Dankon, sed mi ne volas ŝarĝi vin per kroma laboro. Mi atendos ankoraŭ pluajn tagojn. Nun mi ekpensas... La angla kaj la Esperanta versioj de Wikipendia tute ne rilatas unu la alian, ĉu? Tial ke mi uzis la anglan version por provi la alŝuton, eble mi sendis la bildojn en alian datumaron...
Nu, la venontan lundon mi denove retkonektos. Feliĉan semajfinon! Del Castillo
Hmm... jen ideo mia: Mi antaŭnelonge ekigis [prov-servilon] kun la nova programversio. Se vi povas, bonvolu provo alŝuti iun dosieron tien: http://leukas.dyndns.org/phpwiki/fpw/wiki.phtml?title=special:Upload Mi espereble povos diagnosi la problemon per la logdosiero. --Brion VIBBER

Konsente... Mi ĵus sendis ion. Dankon! Del Castillo

Interesa; tio tute ĝuste funkciis... Se ĝi ankoraŭ malfunkcias ĉe meta.wikipedia.com, almenaŭ mi povas raporti pri la mistera fenomeno. Estas kelkaj kulpŝajnaj karakteroj, aparte du: la proxy/firewall antaŭ via komputilo (ŝajne iu alia raportis pri alŝutoproblemo kun firewall), kaj la IP-adreso (nuda numero, sen nomo). Espereble tio estos informa por ke la Bomis-uloj povu ripari la problemon ĉe la servilo. --Brion VIBBER

Tiu malbenita Proxy...! Nu, ĉu mi atendu, aŭ mi povus sendi provizore al vi la bildojn? Del Castillo

Sendu al mi la bildojn, mi ne scias kiel facila/longdaŭra estos la riparado. --BV

Mi ĵus malkovris hardan manieron por sendi bildojn. Harda ĉar mi povas sendi nur po unu bildo ĉiufoje. Poste mi nepre devas malkonekti kaj rekonekti.
Okazas ke mi kunlaboras ankaŭ en la hispana versio de wikipedia. Komence, ankaŭ tie ĉiuj suferis pro la sama problemo rilate al la bildoj. Sed antaŭ ne longe, oni estigis aŭtomatan manieron por la sendado: ĝuste tiun, kiu estas uzata ĉi tie! Ŝajne, la nura diferenco estas la fina loko mencienda en la paĝo: http://wikipedia.com/upload/
Do, momente mia problemo pri la bildoj solvitaj! Del Castillo


Mi ne povas legi la artikolon ĉe [[Spomenka ŠTIMEC]]. Kio okazas?
Ŝajne temas pri fuŝo en la malnova programo, kiu kredas la unuan bajton de la Š minuskla litero, kaj provas majuskligi ĝin. Teorie, ni ŝanĝos al la nova programo hodiau, do ne estos problemo estontece... --Brion VIBBER

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 16, 2002 12:33 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: