Kiam ŝi havis 15-jarojn, ŝia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgita de aŭgustenaj monaĥinoj. Post kiam ŝi legis la verkojn de Sankta Jeromo, ŝi decidis eniri la religian vivon. En 1535 ŝi aliĝis al la Karmelanoj, kontraŭ la volo de ŝia patro (sed li poste konsentis). Ŝi grave malsaniĝis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam ŝi spertis vizion de "la vundegita [[Kristo"]], kio ŝanĝis ŝian vivon por ĉiam.
La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortiĝis. Instigita de la vizioj, ŝi luktis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la jarcento XVI, monaĥinoj ofte vivis lukse kaj ne laŭ la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis Sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Deŝuitaj Karmelanoj.
Dum la malfruaj jaroj de ŝia vivo, ŝi iris tra la tuta Hispanio fondinte novajn monaĥinejojn de ŝia nova ordo. Ŝi ankaŭ verkis tri gravajn librojn pri preĝado kaj la vivo mistika: Vivo, Interna Kastelo kaj La Vojo al Perfekteco. La lasta estas ŝia klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratinoj de ŝia ordo.
La itala artisto Bernini traktis pri ŝi marmore en lia La Ekstazo de Sankta Tereza, kiu nun staras en malgranda preĝejo en Romo?.