[Hejmen]Organizaĵo Por Afrika Unueco

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU, aŭ OUA laŭ la franca nomo) establiĝis la [25an de majo]?, 1963.

Ĝia celo estas instigi la unuecon kaj solidarecon de la afrikaj ŝtatoj kaj agi kiel kolektiva voĉo por la kontinento. Ĝi dediĉas sin al la elradikigo de koloniismo? kaj establis Liberigo-Komitaton por asisti sendependecajn movadojn.

Ĝi establiĝis en Adis-Abebo? en Etiopio, kie restas ĝia ĉef-oficejo, kaj kie subskribis la Ĉarton de la Organizaĵo 32 sendependaj afrikaj ŝtatoj. Nuntempe, 53 el la 54 landoj en Afriko estas membroj. Maroko eliĝis en 1985? post la aliĝo de Okcidenta Saharo.

Kiel la UN, la OAU estas pli diskutejo kun morala potenco ol vera forto.

La TTT-ejo de OAU http://www.oau-oua.org/

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 5:23 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: