[Hejmen]Monokratio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Hejmpaĝo > Juro > Konstitucio > Registaraj Formoj > Monokratio

Monokratio estas la registara formo, en kiu la potenco (teorie) estas plenumata de ununura homo (reĝo, imperiestro, diktatoro).
(Etimologie : greka - mono sola, kratos potenco.)

Oni povas distingi plurajn subformojn de monokratio :

La absoluta monarkio.
Baziĝante sur heredeco, ĝi estas la regado far ununura homo, kiu enmane tenas ĉiujn povojn (leĝodona, ekzekutiva kaj tribunala). La suvereneco de la monarko ofte estas per dia rajto.

La popola cezarismo.
Ĝi estas politika reĝimo absolutisma kaj ofte hereda, en kiu la potencon plenumas ununura homo je la nomo de la popolo. La potenco ĝenerale estas akirita kaj plenumita per plebiscito, t.e. procedo per kiu homo petas de la popolo manifesti al li sian konfidon.

Diktatoreco.
Ĝi estas la politika reĝimo, en kiu la potencon plenumas ununura homo, kiu akiras kaj konservas la potencon perforte.


/Priparolu? pri Monokratio.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 6:38 pm by Xavy (diferencoj)
Serĉu: