Por enmeti bildojn en viajn vikipaĝojn, nur tajpu ĝian lokon (URL
?) en la teksto.
Per tajpi:
http://meta.wikipedia.com/upload/wiki.png
Aperas jen:
Vi unue bezonas URL por la bildo. Jen la eblecoj:
- Se la bildo jam ĉeestas en la Vikipedio (enkluzive de la aliaj lingvoj), bonege! Nur kopiu ĝian URL per la funkcio "Enpoŝigi lokon de bildo" aŭ simile de via foliumilo?, kaj enmetu ĝin en via paĝo.
- Aŭ, se la bildo jam ĉeestas ĉe alia TTT-ejo?, kiun vi regas, bonege! Same, vi nur kopiu ĝian URL.
- Sed, se la bildo ĉeestas ĉe alia TTT-ejo, kiun vi ne regas, aŭ la bildo ne jam ĉeestas ĉe iu ajn TTT-ejo, nun vi devas alŝuti la bildon je la servilo de Vikipedio.
Por alŝuti la bildon
Nuntempe, vi povas plej facile alŝuti bildon per la anglalingvan parton de la Vikipedio, tie: http://meta.wikipedia.com/wiki.phtml?title=special:Upload
Por neanglalingvanoj, mi tradukas la instrukcion por operacii ĝin jene:
- Uzu ĉi tiun formulon por alŝuti diversajn dosierojn
- Por anstataŭigi jam-alŝutitan dosieron (ekz., novan version de la artikolo), nur re-alŝuti la saman dosieron. Sed antaŭe, trarigardu malsupre (en la listo tie) kaj certiĝu, ĉu vi ne ŝanĝis la nomon.
- Jen kiel alŝuti vian dosieron. Alklaku "Foliumu..." (la nomo de la premilo ŝanĝus laŭ la lingvo uzata ĉe via komputilo) por serĉi tiun dosieron, kiun vi volas alŝuti, en via disko. Ĉi tiu malfermiĝos "Elektu Dosieron" fenestron.
- Kiam vi trovis la dosieron, alklaku "Malfermu". Ĉi tiu elektos la dosieron kaj malfermos la "Elektu Dosieron" fenestron.
- Ne forgesu, jesi la aserton pri kopirajto!
- Tiam, alklaku "Upload" ("Alŝutu"). La dosiero komencos alŝutiĝi. Tio ĉi eble daŭros iom, se ĝi estas granda dosiero kaj via Interret-konektado estas malrapida.
- Mesaĝo informos vin, kiam la dosiero estas sukcese alŝutita.
- Vi povas alŝuti iom ajn da dosieroj, kiom vi volas. Bonvolu ne provu paneigi nian servilon, ha ha.
- Ĉiu alŝuto kaj forigo estas registrata en la [alsxuta loglibro].
La aserto pri kopirajto signifas jene:
- Mi ĉi tiel asertas tion, ke ĉi tiu dosiero ne estas kopirajtita, aŭ tion, ke mi propras la kopirajton de ĉi tiu dosiero, kaj donacas ĝin al Vikipedio.
Se vi ne akordas kun la aserto, vi devos meti vian dosieron aliloken.
Pri alispeca paĝverkado
Kiel redakti paĝon por spertuloj