[Hejmen]Kartvela Skribo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kartvelio > Kartvela > Kartvela Skribo

Mi ne pensas, ke Kartvela Skribo estas la plej bona, sed ĝi vere estas fonetika, t.e. al unu sono korespondas unu litero kaj inverse. Nuntempa Kartvela Skribo uzas 33 fonemojn - 5 vokaloj kaj 28 konsonantoj (Svana kaj Megrela lingvoj uzas aldone 2 pliajn konsonantojn).

Oni diferencas literojn bazliniajn (kiuj estas skribataj laŭ la imaga linio, simile al latinaj "a", "s"), subliniaj (kiel latinaj "p", "q"), superliniaj (kiel latinaj "b", "d") kaj ambaŭflankaj (en latina alfabeto forestas). Sekve ili havas diferencajn altecojn.

Ekzistas nur minusklaj literoj en kartvela alfabeto. Sed moderna tipografio por titoloj kaj aliaj celoj uzas kvazaŭmajusklajn literojn – kiuj fakte estas minusklaj, sed ilin skribas samnivele (laŭ la sama alteco).

Deveno.

La unuaj fontoj de kartvela skribo estas datitaj de V jc P.K (ĉirkaŭ 433 jaro). Ili estis savitaj sur murshtonoj de kartvela eklezio en Palestino. Laŭ historia fonto ("Kartlis Cĥovreba – "Kronikoj de Kartli") kartvela alfabeto estis inventita en III jc A.K. per reĝo Parnavazi.

Specoj.

Dum historio 3 specoj de alfabeto estis uzata: Asomtavruli, Nusĥuri kaj Mĥedruli. En Mezepoko ĉiuj tri specoj estis uzata samtempe.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 8, 2002 1:31 am by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: