[Hejmen]Kartvela Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kartvelio > Kartvela > Kartvela lingvo

Kartvela lingvo estas la ĉefa membro de la Kartvela lingvogrupo. La plimulto de sciencistoj konsideras, ke Kartvela grupo apartenas al Kaŭkazia lingvofamilio. Iuj el ili lokigas ĝin ĉe Hindeŭropaj lingvoj.

Specimeno La Patro Nia:

Mamao ĉŭeno romeli ĥar catha ŝina.
Cmida-iqaŭn saĥeli ŝeni.
Moŭedin supeŭa ŝeni,
iqaŭn neba ŝeni ŭitharca catha ŝina egreca kŭeqanasa zeda.
Puri ĉŭeni arsobisa momec ĉŭen dghes.
Da momitteŭen ĉŭen thana-nadebni ĉŭenni.
Ŭitharca ĉŭen miuteŭebth thana-mdebtha math ĉŭentha.
Da nu ŝemikŭaneb ĉŭen gansacdelsa.
aramed miĥsnen ĉŭen borottisagan.
Amin.

Variaĵoj.

Al Kartvela Lingvogrupo apartenas:

  1. Kartvela (nacilingve – Kartuli; angle – Georgian; ruse - Gruzinskij) kun pli ol 3,5 mln parolantoj;
  2. Megrela – lingvo de Megreloj, etnografia grupo de Kartveloj (eble estas preferinda nomi ĝin Margala, laŭ indiĝena vortradiko aŭ Mingrela – laŭ ruslingva nomo); Parolantoj ĉirkaŭ 500 mil, precipe en okcidenta parto de la lando – provincoj Samegrelo kaj Abĥazeti;
  3. Svana - lingvo de Svanoj, etnografia grupo de Kartveloj. Parolantoj ĉirkaŭ 40 mil, precipe en nordokcidenta provinco de la lando - Svaneti;
  4. Laza - lingvo de Lazoj, etnografia grupo de Kartveloj. Parolantoj precipe en Turkio, malgranda parto - en Kartvelio.

Kartvela lingvo havas multajn dialektojn (laŭ provincnomoj - Kartli, Kaĥeti, Imereti, Aĝara, Ĥevsureti, Leĉĥumi, Mesĥeti, Ĝavaĥeti k.a.) sed sen iaj problemoj de interkompreno. Iom izolite de la kernlingvo evoluis t.n. eksteraj dialektoj: Fereiduna (en Irano), Imerĥeva (en Turkio) kaj Ingiloa (en Azerbajĝano), kiujn forte influis lokaj nacilingvoj.

Megrelan kaj Lazan oni konsideras dialektoj de unu al alia kaj ofte ilin nomas Ĉana subgrupo. Krom la Kartvela, ĉiuj estas senskribaj lingvoj. Megreloj kaj Svanoj estas denaske dulingvaj, por ili indiĝena lingvo estas nur por hejma uzo, sed aliajn funkciojn (eduka, literatura, ŝtata) plenumas la Kartvela. Pro la specifaj evolucirkonstancoj multaj Lazoj sin konsideras kiel apartan nacion.

Kelkaj specifikaĵoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 11, 2002 7:06 pm by jacob.student.uib.no (diferencoj)
Serĉu: