(plusendita de John McCarthy 1)

[Hejmen]John McCARTHY

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

John McCARTHY (1927? - ) estas usona komputikisto kiu inventis Lispon je 1958. Li inventis la vorton "[artefarita intelekto]?" kaj fondis ĝin kiel kampo de komputiko en la somero de 1956 kune kun [Marvin MINSKY]?, [Nat ROCHESTER]? kaj [Claude SHANNON]?. Li estas la filo de komunistoj? kiuj havis grandan fidon en teknologio.

Pli lastatempe, li ankaŭ inventis novan komputillingvon?: [Elephant 2000]? ("Elefanto 2000" -- ĉar "elefanto neniam forgesas"), kiu estas evoluo de Lispo kiu enigas kaj eligas parolaĵojn.

Li estis profesoro ĉe MIT (1958-1962) kaj de Stanford? (1962-2001), kaj nun estas emerita. Li gajnis la Premion Turing je 1971.

Lia hejmpaĝo (angle): http://www-formal.stanford.edu/jmc/


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 26, 2002 5:59 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: