[Hejmen]Johano De La Kruco

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sankta Johano de la Kruco (1542-91) (hispane, ''San Juan de la Cruz'') estas hispana sanktulo, ĉefa mistika filozofo de kristanismo kaj grava influo de katolika spiriteco. Kun Sankta Tereza de Avila, li fondis la religian ordon de Deŝuitaj Karmelanoj.

Li naskiĝis en 1542 kiel Juan de YEPES y Alvarez en Fontiveros, Hispanio, filo de teksiistino kaj nobelo malheredita pro lia edziĝo. Post la morto de sia patro, la familio vivis malriĉe kaj Johano malsatis en la plej riĉa urbo de Hispanio. Kiam li havis 14 jarojn, li laboris en hospitalo, zorginte pri la malsana kaj freneza. Per tia sperto, Johano lernis trovi belecon kaj ĝojon ne en la mondo sed en Dio.

Dum li laboris en la hospitalo, Johano studis ĉe jezuita kolegio, kie li lernis, inter aliaj, la grekan kaj la latinan. Li fariĝis karmelano en 1563 kaj daŭrigis sian studon ĉe la Universitato de Salamanko, kiu estis forta en tomasisma filozofio, influo kiu poste aperis en liaj verkoj.

Kiel karmelano, Johano renkontis Sankta Tereza de Avila, kiu instigis lin reformi la viran parton de la ordo. En 1568 en farmodomo Johano, kun tri aliaj monaĥoj, fondis severan formon de la ordo. Tio estis la komenco de la Deŝuitaj Karmelanoj, kiuj vivis tiel malriĉe ke ili ne portis ŝuojn.

Post tempo, aliaj monaĥoj ekstaris kontraŭ la reformon. Fine en 1576, Johano estis kaptita kaj serurita en malgrandan karceron, 2m x 3m, kaj estis batita trifoje semajne. La karcero estis malluma kaj nur havis unu malgrandan fenestron apud la alta plafono. Tie li restis dum naŭ monatoj. Sed spite de ĉio, lia amo kaj fido brulis forte: li havis neniun, neniun escepte de Dio, kaj Dio donis al li grandan ĝojon.

Post naŭ monatoj, Johano fine eskapis, nure kun la mistika poezio? kiun li verkis en la karcero, kaj sekvis hundon al civilizo?. Li devis sin kaŝi de siaj persekutantoj en monakxinejo, kie li legis sian poezion. Ekde tiam, li diris kaj skribi pri sia sperto de la amo de Dio.

Li ankaŭ regis la Deŝuitajn Karmelanojn. La ordo tute sendependiĝis en 1593, kvankam la papo? parte sendependigis ĝin de la aliaj Karmelanoj en 1580.

Johano verkis rimarkindajn librojn de mistikismo, de praktika konsilo pri spirita kreskado kaj preĝado. La du plej famaj estas Supreniro de Monto Karmelo kaj Malluma Nokto de la Animo. Lia poezio estas inter la plej bela de la hispana.

Inter multaj aliaj, Sankta Johano de la Kruco estas ŝatita de Johano Paŭlo la 2-a kaj Tomaso Mertono.

Johano estis sanktuligita en 1726 kaj deklarita Doktoro de la Eklezio en 1926. Lia festotago estas la 14-a de decembro.

(Ĉefa fonto: http://www.catholic.org/saints/johncros.html)

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 7, 2001 12:21 am by Jerry MUELVER (diferencoj)
Serĉu: