Inter la membraj Sciencaj Unioj estas la [Internacia Matematika Unio]?, la Internacia Astronomia Unio, kaj la [Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Ĥemio]?.
La Konsilio fondiĝis en Bruselo, kie ĝi lokiĝis. La fondiĝo okazis en 1931, post la disiĝo de la [Internacia Esplora Konsilio]?, kiu fondiĝis en 1919 kaj kiu mem evoluis de la [Internacia Asocio de Akademioj]? kreita en 1899. La nomo ŝanĝis al la nuna Internacia Konsilio de Scienco en aprilo 1998, por plibone speguli la dupartan membraron (naciaj sciencaj akademioj kaj internaciaj sciencaj unioj). Sed la mallongigon ICSU (de la angla nomo) oni konservis pro diversaj kialoj. La nuna loko de la Konsilio estas en Parizo, Francio, kie lokiĝas ĝia Sekritariejo.
La Konsilio celas rompi barilojn de specialiĝo per iniciati kaj kunordigi gravajn internaciajn interfakajn programojn kaj per krei interfakajn grupojn kiuj entreprenas agadojn kaj esplorajn programojn kiuj interesas plurajn membrojn. La Konsilio celas la interŝanĝon de ideoj kaj informo kaj la evoluigon de normoj. Centojn da kongresoj, simpozioj, kaj aliajn sciencaj kunvenoj organizas la Konsilio ĉiujare tra la mondo, kaj diversajn novaĵ-bultenojn, manlibrojn, kaj gazetojn ĝi eldonas.
La ĉefa financa fonto de la Konsilio estas kontribuoj de siaj membroj. Aliaj fontoj de enspezo estas kontraktoj de Unesko? kaj donacioj kaj kontraktoj de UN-aj instancoj, fondaĵoj, kaj faktorioj, kiujn utiligas la Konsilio por subteni sciencajn aktivaĵojn de siaj memrboj kaj intermembraj grupoj. Unu el ĝiaj plej gravaj fortoj, tamen, estas la tempo kontribuita senpage de la miloj da sciencistoj dediĉitaj al la celoj de la Konsilio.