[Hejmen]Internacia Astronomia Unio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Asocioj > Internaciaj > Internacia Astronomia Unio

La Internacia Astronomia Unio unuigas naciajn societojn astronomiajn el tra la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn?, planedojn, asteroidojn?, kaj aliajn astrojn? kaj ĉielajn fenomenojn.

La IAU fondiĝis en 1919. Ĝia celo estas antaŭenigi kaj protekti la sciencon de astronomio en ĉiuj ĝiaj aspektoj per internacia kunlaboro. Ĝiaj individuaj membroj estas profesiaj astronomoj el la tuta mondo, je la doktora nivelo aŭ pretere kaj aktivaj en profesia esplorado kaj edukado pri astronomio. Tamen, IAU tenas amikajn rilatojn ankaŭ kun organizaĵoj kiuj inkluzivas amatorajn astronomojn inter la membraro. Kun pli ol 8,300 individuajn membrojn kaj 66 adherantajn landojn (tiujn kun signifa nivelo de profesia astonomio), la IAU havas grave rolas en la instigado kaj kunorganizado de tutmonda kunlaboro pri astronomio. La IAU estas la internacie agnoskita aŭtoritato por nomi astrojn kaj iujn surfacajn elstaraĵojn sur ili.

La TTT-ejo de la IAU en la angla http://www.iau.org


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 2:33 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: