HISAISI Jō (japanskribe 久石譲 [
hisaiŝi ĝo], ankaŭ
Joe Hisaishi), japana komponisto. Li principe komponas muzikon por filmoj; ekde lia unua provo en tiun ĝenron en
1984 kun
Naŭsika de la Venta Valo de direktoro
MIYAZAKI Hayao, li komponis la muzikon por preskaŭ la tuta verkaro de Miyazaki.
Hisaisi Jō fakte estas plumnomo; li elektis ĝin ĉar alternativa legmaniero de la signoj estas kuiŝi ĝo, kiu similas al la nomo de usona ĵazmuzikisto [Quincy JONES]?.
Sinjoro Hisaisi havas sian propran TTT-ejon: http://www.joehisaishi.com/ (japane kaj angle)