[Hejmen]Ĝemelaj Urboj Internaciaj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĝemelaj Urboj Internaciaj estas senprofitcela? civitan-diplomatia reto, kreanta kaj fortiganta partnerecojn inter usonaj kaj eksterusonaj komunumoj por pliigi tutmondan kunlaboron je la municipa nivelo, instigi kulturan interkompreniĝon, kaj stimuli ekonomian evoluon. ĜUI kondukas la movadon por loka komunuma evoluo kaj voluntula aktivado per instigi kaj kapabligi privatajn civitanojn, municipajn oficistojn, kaj komercestrojn realigi longdaŭrajn programojn de reciproka avantaĝo.

La ĝemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komenciĝis post la [Dua Mondmilito]? kaj evoluis al nacia movado kiam Prezidento [Dwight EISENHOWER]? proponis la programon "Homoj-al-Homoj" en 1956. Originala parto de la Usona [Nacia Ligo de Urboj]?, Ĝemelaj Urboj Internaciaj iĝis aparta, senprofitcela korporacio en 1967 pro la enormaj kreskado kaj popolareco.

La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je ĉiu nivelo de socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de ĝemelaj filiecoj urbaj, provincaj, kaj ŝtataj, malpliigus la ŝancon ke okazus estontaj tutmondaj konfliktoj.

La TTT-ejo de Ĝemelaj Urboj Internaciaj havas datumbazon de ĝemelurbaj riltoj.

La TTT-ejo de la ĜUI en la angla http://www.sister-cities.org


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 9:59 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: