Por indiki la grandajn nombrojn en 14-a jarcento en Italio estis enkondukita termino miliono (10002). Dum 15-16 jarcentoj ĝi disvastiĝis en aliaj eŭropaj landoj. En 1484 jaro oni enkondukis la vorton biliono kaj aliajn terminojn por konvenaj potencoj de miliono (vidu kolumnon Angla-germana).
De la 17-a jarcento, en Francio oni komencis dispartigi nombrojn laŭ triciferaj periodoj. Ĉe tio, biliono anstataŭ la signifo 1012, akceptis novan signifon - 109, triliono fariĝis 1012, kvadriliono - 1015 ktp. Tamen la antaŭaj signifoj restis en Britio, Germanio kaj kelkaj aliaj landoj.
Por formi nomojn de grandnombroj la lingvo esperanto uzas sufiksojn: -ilion - por potencoj de miliono kaj -iliard - por milo da -ilionoj. Por komparo de aliaj sistemoj rigardu la tabulon:
Nomo | Signifo | Angla-germana | Usona-franca |
miliono | 10 6 | miliono | miliono |
miliardo | 10 9 | miliardo | fr. miliardo; us. biliono |
duiliono | 10 12 | biliono | triliono |
duiliardo | 10 15 | biliardo | kvadriliono |
triiliono | 10 18 | triliono | kvintiliono |
triiliardo | 10 21 | triliardo | sekstiliono |
kvariliono | 10 24 | kvadriliono | septiliono |
kvariliardo | 10 27 | kvadriliardo | oktiliono |
kviniliono | 10 30 | kvintiliono | noniliono |
kviniliardo | 10 33 | kvintiliardo | deciliono |