[Hejmen]Gestuno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Gestuno estas signa planlingvo, kiu la Monda Kongreso de la Monda Federacio de la Surduloj (World Congress of the World Federation of the Deaf) priparolis en 1951. Je 1973, komitato kreis kaj normis sistemon de internaciaj gestoj. Ili penis uzi la plej kompreneblan signon de diversaj signolingvoj por plifaciligi la lernadon. La komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1.500 signoj. Ĝi ne havas konkretan gramatikon, do kelkaj diras ke ĝi ne estas vera lingvo. La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unueco de signolingvoj." Kelkaj surduloj uzas Gestunon ĉe la Mondludoj por la Surduloj (World Games for the Deaf) kaj la Surda Vojo Kongreso kaj Festivalo (Deaf Way Conference and Festival) en Vaŝingtono, sed krom tio ĝia uzado estas tre limita.

Ankaŭ vidu: Signuno


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 18, 2002 12:17 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: