Evoluismo estas la
biologia teorio de
Darvino kiu klarigas la evoluon de specioj per [natura elekto]
?: "la travivo de la plej taŭga". Evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar nur la plej bonaj specianoj povas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Evoluismo antaŭsupozas la [originon de vivo]? kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
[Alfred Russel WALLACE]? ankaŭ eltrovis kaj proponis evoluismon.
Darvino maltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-oj, sed ne klarigis evoluismon ĝis 1859 en la Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion! Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darvino disputi tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Rimarkoj pri mitoj kaj miskomprenoj pri evoluiso:
- Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed
simple pri ĝia varieco. Tial evoluo ne devas
progresi. Fakte, laŭ evoluismo, la skarabo? aŭ eĉ
bakterio estas multe pli sukcesa ol homo.
- Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri
la [origino de vivo]?, kio estas ankoraŭ nekonata.
Evoluismo ne klarigas, sed supozas, ke vivo ekzistas
kaj varias per heredo.
- Laŭ evoluismo, ĉio vivo sur Tero estas unu
familio: ĉiu vivaĵo estas kuzo de ĉiuj aliaj -- ne
laŭ bela alegorio, sed laŭ biologia fakto!
- Multe de la historio de vivo sur Tero estas la
produkto ne de evoluo sed de hazardo: Por ekzemplo,
laŭ nia nuna scio, la dinosaŭroj?
formortiĝis ne pro evoluo sed per la frapo de grandega
roko de la ĉielo.
- La ŝanĝo de vivo ne estas grade kaj per la
malgrandaj paŝoj kiel evoluismo proponas.
Laŭ la atesto de la rokoj, la ŝanĝo estas subita kaj per
grandaj paŝoj.
- Kiel klarigo, evoluismo preskaŭ estas tro
fleksebla por esti bona scienco: preskaŭ iu ajn
rezulto estas klarigebla laŭ evoluismo.
- Evoluismo estas scienco, ne absoluta vero.