[Hejmen]Esperanta Flago/Priparolu

Hejmpaĝo | Esperanta Flago | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ĉu ne ekzistas problemo kun la ideo de ia "esperanta flago" ? Almenaŭ ni devus skribi pri ĝi (la problemo), ĉu ne? Mi ne tro scias kaj komprenas, nek opinias kun la ideoj pri "ne havi e-an flagon, do mi ne priskribos la aferon... Iu? -- Nicolas STAMPF

Kia problemo? Ĉu kelkaj opinias ĝin "tro naciisma"? Mi devas konfesi, ke mi estas sufiĉe novbakita, ke mi ne tro konas la historiajn skandalojn de la movado krom la lingvaj (ita/ata, akuzativo, ido-skizmo, ktp ktp ktp). Se ja estis/as disputo pri la temo de standardo, certe tio meritas pritraktadon ĉi tie. --Brion VIBBER

Kiam mi kreis la TTTpaĝojn de UFE? [1], oni malpermesis al mi uzi tiun flagon, ĉar ĝi estas tro "naciisma". La esperantistoj, kiel uzantoj de internacia lingvo, kiel personoj kiu iel refuzas la koncepto de nacioj, ne povas uzi ian ajn flagon. Signo por identigi ilin, jes. Sed ne flago, kiu koncepto estas ligita al nacioj, do al fermo je ceteraj homoj, ktp. Mi ne tro samopinias kun tiu ideo, nur mencias ĝin :-) -- Nicolas STAMPF

Kia stultaĵo! Multaj organizoj kiuj ne estas nacioj havas flagojn, kaj grandegaj kaj malgrandaj. Ĉu la skolttrupo de mia knabeco estis nacio? Ve! --Brion VIBBER

Laŭ mi, la flago reprezentas malnaciismo... sed mi konas multajn esperantistojn kiujn ne ŝatas la flagon... sed mi ja pensas ke tio estas grava simbolo de nia kulturo. --Chuck SMITH

Ankaŭ mi pensas ke temas pri stultaĵo, sed, ĉar la stultaĵo ekzistas, ni devas objektive prezenti ĝin. Ĉu ne ? --Nicolas STAMPF

Certege, vi pravas. Se ni volus forigi ĉian stultaĵon el nia enciklopedio, ne restus multe da historio... Ni pritraktu la aferon laŭ neŭtrala vidpunkto. --Brion VIBBER

Hejmpaĝo | Esperanta Flago | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 12, 2002 5:09 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: