[Hejmen]Duuma Sistemo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Matematiko > Nombro > Duuma sistemo

Duuma (aŭ binaria, de la prefikso 'bi-) sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 2. La sistemo havas nur 2 signojn por skribi nombrojn, nome: 0 kaj 1.

La nombro 2 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unito de sekva grado estas 2-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unitoj de duuma sistemo sin prezentas vico de nombroj: 2, 4, 8, 16, …, 2n, .. Por skribi dekuman nombron en duuma sistemo, ĝin dividas konsekvence sur 2 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemploj:

43 = 21 · 2 + 1
21 = 10 · 2 + 1
10 = 5 · 2 + 0
5 = 2 · 2 + 1
2 = 1 · 2 + 0
1 = 0 · 2 + 1

Tiamaniere, la duuma skribo de la nombro 43 estas: 101 011

Tia sistemo havas multajn avantaĝojn kaj ĝi estas uzata en komputadaj kalkuloj, sed por ordinara uzo ĝi estas maloportuna.

Vidu ankaŭ: Dekuma Sistemo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 5:06 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: