[Hejmen]Dekuma Sistemo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Matematiko > Nombro > Dekuma sistemo

Dekuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 10. Alivorte, ĉi tiu sistemo konsideras skribi ĉiun nombron per 10 diversaj signoj, nomataj ciferoj: 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9.

Oni supozas, ke elekto de 10, kiel bazo de la sistemo, devenas de la kutimo kalkuli per fingroj.

Por skribi nombrojn, oni difinas kiom da unitoj de diversaj gradoj estas en ĝi kaj koncernajn ciferojn skribas en unu vico. Ekzemple, en la nombro 473, la lasta pozicio montras uniton de la 1-a grado (100=1), la antaŭlasta pozicio montras uniton de la 2-a grado (101=10), kaj la unua pozicio montras uniton de la 3-a grado (102=100). Ĉiu unito de sekva grado estas 10-oble pli granda ol la antaŭa. La ricevita vico por la nombro 473 estas: 4 · 102 + 7 · 101 + 3 · 100.

Pro la bezonoj de moderna komputera teknologio, aperis ankaŭ aliaj sistemoj: binaria aŭ duuma (kun bazo 2, t.e. uzanta nur ciferojn 0 kaj 1), okuma (kun bazo 8, t.e. uzanta ciferojn de 0 ĝis 7), deksesuma (kun bazo 16, t.e. uzanta ĉiujn dek ciferojn kaj kelkajn komencliterojn de latina alfabeto).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 4:56 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: