(plusendita de Deismo)

[Hejmen]Diismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Diismo
Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj [naturaj leĝoj]?. Li kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon?, miraklojn?, dogmojn? kaj [sanktajn librojn]? kiel fabeloj por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas al Dio, sed ne al preĝado.

Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento? en la 18-a jarcento kaj poste. La [militoj de religio]? en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de [moderna scienco]? multe helpis popularigi diismon.

[Thomas JEFFERSON]? kaj Ejnstejno estis diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion? por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 11:06 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: