Etnografio >
Etno >
Kaŭkazia Familio > Abĥazo-Adiga Grupo
No. | Etnoj de la grupo | Kvanto |
1 | Kabardianoj | 322.000 |
2 | Adigeanoj | 109.000 |
3 | Abĥazoj | 96.000 |
4 | Ĉerkesoj | 46.000 |
5 | Abazinoj | 29.000 |
ABAZINOJ, abazoj
- Nomoj: [m] abaza; [f] Abasins, Abazins; [r] abazini
- Popolo en Rusia Federacio, en Karaĉaj-Ĉerkesio (27 mil). Entute en Rusia Federacio 33 mil (1992). Loĝas ankau en Turkio (10 mil) kaj arabaj landoj.
- Totala kvanto: 44 mil (1992),
- Lingvo: abazina.
- Raso: balkano-kaukaza;
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
ABĤAZOJ
- Nomoj: [m] apsua; [f] Abkhazes; [r] abĥazi
- Popolo en Kartvelio, ĉefloĝantoj de Abĥazio.
- Kvanto: en Kartvelio 96 mil, inter ili en Abĥazio 93 mil (1992). Loĝas ankau en Rusia Federacio (6 mil), Turkio (6 mil) kaj arabaj landoj. Totala kvanto: 115 mil.
- Lingvo: abĥaza.
- Raso: balkano-kaukaza;
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankau ortodoksuloj.
ADIGOJ
Etna komunumo konsistanta el Adigeanoj, Kabardianoj kaj Ĉerkesoj. Loĝas en Rusio (560 mil), ankau en multaj landoj de Proksima Oriento. Ekster Rusio ilin nomas Ĉerkesoj kaj oni ofte konsideras en ilia nombro ĉiujn elmigrintojn el Nord-Kaukazio. Totala kvanto: ĉ. 10 mln.
ADIGEANOJ
- Nomo: [m] adige; [f] Adygheens; [r] adigejci
- Popolo en Rusia Federacio, precipe en Adigeo (95 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 123 mil (1992). Loĝas ankau en Turkio (5 mil) kaj arabaj landoj.
- Lingvo: adiga.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
ĈERKESOJ
- Nomoj: [m] adige; [f] Tcherkesses, Circassiens; [r] ĉerkesi
- Popolo en Karaĉaj-Ĉerkesio (40,2 mil). Entute en Rusia Federacio 50,7 mil (1992). en Turkio kaj aliaj landoj de Proksima Oriento. Oni nomigas ĉerkesoj ĉiujn elmigrintojn el Nord-Kaukazio. Totala kvanto: 270 mil (1992).
- Lingvo: kabarda-ĉerkesa.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
KABARDIANOJ
- Nomo: [m] adige; [f] Kabardiens; [r] kabardinci
- Popolo en Rusia Federacio, en Kabardo-Balkario (364 mil). Loĝas ankau en aliaj Nord-Kaukaziaj respublikoj kaj regionoj. Entute en Rusia Federacio 386 mil (1992).
- Lingvo: kabarda-ĉerkesa.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.