[Hejmen]Ptolemeo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio?, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildo?n de Eŭropo dum la sekvantaj 1500 jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iris ĉirkaŭ la Tero -- geocentrismo. Ĉi tiu teorio? daŭris ĝis la jarcento XVII kiam Galileo kaj Keplero pruvis la kontraŭan teorion de Koperniko (kun ŝanĝoj).

La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero.

Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al ĝi.

Kvankam Ptolomeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava.


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 2:54 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: