Mi pensas ke UNESKO aux Unesko estas pli bona nomo por cxi tiu titolo. Kial vi sxangxis gxin? Mi kredas ke gxi estas tro longa... --Chuck SMITH Mi ne sxangxis gxin. Neniu pagxo pri UNESKO ekzistis. Mi verkis tiun cxi tekston kaj kreis UNESKO kaj Unesko kiel redirektajn pagxojn. Mi sekvas la filozofion ke la vera pagxo estu la plena titolo kaj la mallongigoj estu redirekataj. Kiel, ekzemple, Internacia Junulara Kongreso, Universala Esperanto-Asocio, ktp. Pro tio ke mallongigoj povas reprezenti kelkajn aferojn, kaj, nu, la vera nomo estas la plena nomo, kaj la mallongigo estas konvena kreajxo, cxu ne? Titolo estu plej specifa, cxu ne? Sed pri tiu cxi titolo, mi konsentas ke gxi ne estas tute kontentiga. En tiu cxi kazo, mi eble rezignos al la uzo de Unesko. --Jacob SCHWARTZ
|