Strategia ludo por 2 ludantoj: Blankulo kaj Nigrulo. |
Neuxtrono estas subatoma partikulo. |
http://meta.wikipedia.com/upload/neuxtrono1.jpg |
Ankaux vidu: Neŭtrona Ludo |
MATERIALO * 5x5a ludtabulo. * 10 ludpecoj nomataj Elektronoj: 5 blankaj por la Blankulo kaj 5 nigraj por la Nigrulo. * 1 rugxa ludpeco, nomata Neuxtrono, apartenanta al ambaux. MOVOJ Blankulo movas unue. De tiam ambaux ludantoj alternigas siajn ludvicojn. Jen la movreguloj: * Endas ludi dum la propra ludvico * Oni faru po 2 movojn cxe cxiu ludvico: ** unue oni movu la Neuxtronon (almenaux unu fakon ien ajn). ** due oni movu propran Elektronon (almenaux unu fakon ien ajn). * Eblas jen diagonalaj jen ortogonalaj movoj. * Movu la ludpecojn laux rekta linio, ne sxangxante la direkton, gxis iro igxos malebla pro esti atinginta la ludtabulan limon aux pro esti trovinta iun ajn ludpecon sur la vojo. * Salti super iu ajn ludpeco estas malpermesate. * Oni ankaux malpermesas salti sur iun ajn ludpecon. * Kaptoj ne ekzistas. * Ludanto estas libera elekti malsamajn direktojn por siaj du devigaj movoj. http://meta.wikipedia.com/upload/neuxtrono2.jpg Nuraj fakoj atingeblaj de la Neuxtrono estas rimarkitaj per sagoj. Punkton "a" gxi ne povas atingi cxar blanka meza ludpeco tion malhelpas. http://meta.wikipedia.com/upload/neuxtrono3.jpg Se Blankulo elektus movi sian suban dekstran ludpecon, nuraj eblaj movoj estas rimarkitaj per sagoj. KIEL VENKI? Per du manieroj: * Neuxtrono sur malplena fako de ies komenca linio venkigas ties liniposedanton. * Malvenkas tiu, kiu ne kapablas fari la du movojn cxe sia ludvico. http://meta.wikipedia.com/upload/neuxtrono4.jpg Blankulo movas kaj venkas movante la Neuxtronon en sian komencan linion. /Priparolu? |
/Priparolu? |