La gxemelurbaj rilatoj inter Usono kaj eksterusonaj landoj komencigxis post la [Dua Mondmilito]? kaj evoluis al nacia movado kiam Prezidento [Dwight EISENHOWER]? proponis la programon "Homoj-al-Homoj" en 1956. Originala parto de la Usona [Nacia Ligo de Urboj]?, Gxemelaj Urboj Internaciaj igxis aparta, senprofitcela korporacio en 1967 pro la enormaj kreskado kaj popolareco. La intenco de Prezidento Eisenhower estis partoprenigi individuojn kaj organizojn je cxiu nivelo de socio en civitana diplomatio, esperante ke interhomaj rilatoj, instigitaj de gxemelaj filiecoj urbaj, provincaj, kaj sxtataj, malpliigus la sxancon ke okazus estontaj tutmondaj konfliktoj. La TTT-ejo de Gxemelaj Urboj Internaciaj havas datumbazon de ĝemelurbaj riltoj. |