Transsubstancigo estas doktrino de
katolikismo pri la eŭkaristio
?, la pano kaj vino de
komunio. Transsubstancigo estas la klarigo de
Akvino pri kiel la pano kaj vino povas esti la efektiva korpo kaj sango de
Jesuo Kristo. Akvino diris, ke la substanco de la pano kaj vino fariĝis Kristo dum la ekstera apero restis same. En tio, Akvino antaŭsupozis modernan fizikon, sed laŭ la filozofion de
Aristotelo.
Protestantoj ne forĵetis la doktrinon, sed ne povis akordiĝi pri la naturo de komunio: Lutero enkondukis la doktrinon de kunsubstancigo -- la substanco de kaj Kristo kaj la pano kaj vino kunekzistas. Laŭ Kalvino, la tuta afero estas tute kontraŭlogika kaj diris, ke Kristo estas en la kredanto, ne en la pano. Zvinglo, aliflanke, diris, ke komunio estas tute simbola.