Se io en la Vikio ne ĝuste funkcias pro ia problemo, aŭ se vi elpensis ian novan funkcion, kiun ĝi bezonas, bonvolu priskribi tion ĉi tie kaj mi penos helpi. --
Brion VIBBER
Kial la Priparolu ligilojn ne funkcias? --Chuck SMITH
- La vikipediestroj ĉe Bomis? volas forigi la aŭtomatajn ligilojn (ekz: IuVikiPaĝo, /Priparolu) Ĉar ĉi tiu funkcio ankaŭ povas fuŝi vortoj kiel "FUŜPLENA" = "FUSxPLENA" -> "FUŜPLENA?", mi samopiniis kaj malebligis tiun funkcion. Ĉar nia vikipedio estas "ankoraŭ juna kaj malgranda", ne estas tro ĝena ripari la fuŝitajn ligilojn tiam, kiam vi trovas ilin: nur ĉirkaŭigu ilin per duopaj krampoj: [[/Priparolu]] -> /Priparolu?' ktp. --Brion VIBBER
Kiam oni eniras la vikipedion per tajpi paĝo kiel http://eo.wikipedia.com/wiki/artikolo neniu ligilo funkcias. Kio kaŭzas ĉi tion? --Chuck SMITH
- Hmm, vi pravas. Kia ĝena fuŝo! Mi serĉos la kaŭzon... --Brion VIBBER
Ankaŭ, ĉiu paĝo nun spektas kiel "Respondoj Al Kritikoj" anstataŭ "Respondoj al kritikoj." Ĉu vi povas fiksi ĉi tion? --Chuck SMITH
- Mi rigardos la programfonton, kaj serĉos la kaŭzon... --Brion VIBBER