Mi loĝas en Stroudsburg,
Pensilvanio,
Usono, en la montaro 120 km okcidente de
Novjorko. Mi Esperantiĝis en 1992. Mi estas programisto, precipe de
Ĝavo kaj
Perlo sur
Linukso.
En januaro 1996 mi kreis kaj estas la redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, la unua reta enciklopedio en Esperanto (laŭ mia kono). En decembro 2001, ĝiaj artikoloj fariĝis la semo de la Esperanta Vikipedio. Mi nun kontribuas rekte al la vikipedio.
Mia familio devenas de Andreo KALBIUS (fl. 1828) el Stetino?, Pomerio?, apud la Balta Maro. Stetino nun estas Szczecin, Pollando, kie la Kalbioj aŭ formigris kiam Germanio cedis la urbon al Pollando post la falo de Hitlero?, aŭ restis kaj poligis la nomon al Kalbarczyk. Andreo mem transloĝiĝis al Bavario kaj sia filo, Johano Nikolao KALB, al Usono en 1853.
Vidu ankaŭ: vikipediistoj
/Deziratoj
/Artikoloj
Via mesaĝo:
- Mi vidas multajn nomojn de landoj en la Vikipedio kiuj estas aliaj ol la kutimaj kiujn mi antaŭe vidis. Do mi scivolas kiun fonton oni uzas por landonomoj. Eble multaj homoj uzas tiujn strangajn, sed mi vidis ŝanĝon de vi plej laste, kiam vi ŝanĝis Luksemburgon al Luksemburgio en Unuiĝintaj Nacioj. Mi havas multaj listoj (ne kun mi nun, do ne eblas kontroli en ili), sed rete mi oftas uzas tiun ĉi liston de landoj (kaj lingvoj kaj popoloj kaj monunuoj kaj tiel plu):
- La landoj de l' tero laŭ La Jaro http://www.esperanto.be/fel/jar/landoj.html
- Jacob SCHWARTZ
- Mi ĵus trovis ke la paĝo de Utilaj informoj ligas al TTT-ejo pri landoj (nomoj, informoj, ktp) en Esperanto. Ankaŭ en ĝi estas Luksemburgo, ekzemple. Jacob SCHWARTZ
- Pardonu min por aldoni multe al via paĝo, sed nun mi vidas la problemon. Mi kutime uzas la sistemon Novjorko/Novjorkurbo, Meksiko/Meksikurbo, Luksemburgo/Luksemburgurbo, kiun ankaŭ uzas la TTT-ejo pri landoj. Kiel ni decidos kiun ni uzos ĉi tie? Jacob SCHWARTZ
- Interese, mi kutime uzas Novjorkio/Novjorko, Vaŝingtonio/Vaŝingtono, Meksikio/Meksiko, ktp. Por la Meksika problemo, ni uzas Meksikio por la lando kaj Meksikurbo por la urbo. Tiel neniu konfuziĝus... Ni ĝenerale elektas nomojn laŭ Google kaj la lokuloj. --Chuck SMITH
El Stefano KALB mem: unuafoje mi renomis la artikolon pri Luksemburgio kiel "Luksemburgo", sed tiam mi vidis, ke tio estas la nomo de la ĉefurbo, do mi renomis ĝin "Luksemburgio".
- Hrm, mi ne konas la historion de la vorto -- ŝajnas ke "burg" indikas urbon, ĉu ne? Do eble tiu ĉi kazo estas nekutima, sed pri la uzado de "-i" aŭ io por indiki la landon kaj nenio aldona por indiki la urbo, tio malplaĉas al mi. Mi demandus, ekzemple, ĉu la luksemburga estas lingvo de urbo, sed pro la "burg" eble tiu ĉi estas nebona ekzemplo. Do, elektu alian tian naci-nomon. --Jacob SCHWARTZ
Ĝenerale mi favoris la liston indikitan en Utilaj Informoj, kiu estas la listo de Bertilo. Sed mi ankoraŭ konsideras la nomojn de Brion VIBBER en liaj belegaj mapoj kaj la konsilon de Google pri la plej ofte uzata formo.
- Mi nur volas aŭtoritatan fonton, por ke, unue, niaj nomoj havu aŭtoritaton, kaj, due, ke ĉiuj legantoj povas trovi la nomojn en la libroj/fontoj kiujn ili havas ĉemane. (Eldonaĵoj kiel Jarlibro kaj La Jaro, vaste dissenditaj estas al mi aŭtoritataj). Mi alte respektas Bertilo-n, do lia verko estas bona aŭtoritataĵo. Lia listo fakte indikas la liston de La Jaro kiel fonto, sed ŝajne ne uzas ĉiujn partojn. Kaj, lia listo indikas ke ĝi baziĝas sur decido/eldonaĵo de la [Akademio de Esperanto]? kiu certe havas aŭtoritaton! (Sed Bertilo atentigas ke ne ĉiuj, eĉ li, akceptas ĉiujn punktojn de la decido.) Do mi trankviliĝos pri tiaj fontoj, sed la uzado de Google estas laŭ mi tute evitenda afero (la numeroj ne indikas kion vi celas pro multaj multaj multaj kialoj, kaj eĉ se ili ja estus, estas aliaj kialoj kial ne uzi ĝin -- la ideo tute maltrankviligas min). Mi aldonu ke mi havas etajn problemojn kun la listo de Bertilo: mi preferas paroli pri Barato, ekzemple. (La loĝantaro jam ne akceptis la nomon "Hindustan" en la lokaj lingvoj, sed tio estas efektive kion ni uzas en Esperanto kun Hindio kaj Hindujo.) Kaj mi alkultimiĝis al la uzo de Uzbekio, Afganio, Taĵikio, ktp. Do Afganistano, Uzbekistano, ktp aspektis strange al mi. (Sed, nu, oni parolas pri Pollando, ne ofte pri Polio aŭ Polujo, kaj Pakistananoj uzas la nomon Pakistano, ĉu ĝi estas simile al Afganio kaj estu Pakio? Dependas je la deveno de la nomo, eble.) Mi volas pri-kontroli pli da fontoj por pli bone decidi mian starpunkton. --Jacob SCHWARTZ
Stefano KALB: Mi ankaŭ deziras liston aŭtoritatan. Mi jam malŝparis multe da tempo pro konfuzo pri la ĝusta nomo por lando. Sed mi ankaŭ deziras, ke la vikipedio estu utila por la plej granda nombro.
Tre bona ekzemplo: "Hindio" estas nomo eŭropa, dum "Barato" estas la loka hinda nomo. Tion mi tute scias kaj rekonas: mi mem laboras kun hindianoj. Sed aliflanke, "Hindio" estas la formo ŝajne preferata de Esperantistoj laŭ Google: el la TTT-paĝoj en Esperanto konataj al Google, 68% uzas la formon "Hindio", 27% uzas "Barato" kaj 5% uzas ambaŭ formojn.
Do sekve, kiam tipa Esperantisto serĉas la reton pri la granda lando en suda Azio, li probable entajpos la vorton "Hindio" multe pli ofte ol "Barato".
Do, se ni tute forviŝas la formon "Hindio" de la vikipedio, tiam la vikipedio estos tute nevidebla al la plimulto. Kaj, laŭ mia sperto kun la Enciklopedio Kalblanda, Google (kaj aliaj serĉiloj) klare estos la ĉefa eniro al la vikipedio, ne la hejmpaĝo de la Vikipedio kaj ĝiaj indeksoj.
Kaj se "Hindio" ekzistas nur kiel paĝo alidirektanta, tio ne trompos Google-on.
- Mi ne proponis ke ni uzu "Barato". Pardonu. Sed viaj kialoj pri serĉoj kaj rekonebleco estas interesaj kaj bonaj (kaj ĝuste tiun rekoneblecon mi volas). Kaj, fakte, se ni uzus la liston de Bertilo, la Akademio, aŭ de La Jaro, tio estas bona por mi, kaj tiuj enhavas Hindio-n. (Kaj mi tenos min pri argumentoj pri kiel la mondo ne ŝanĝos se ni daŭrigos la tradiciojn.) Sed pri via deklaro ke "laŭ Google" estas jena nombro de Esperanto-parolantoj kiuj subtenas iu nomo... mi tute tute tute tute konstraŭe opinias. Google diras tute nenion pri preferoj de Esperanto-parolantoj! Ekzemple, se ni uzos la nomon Hindion, ni kontribuas al la nombro por tiu nomo, eĉ se ni preferus uzi alian, do eble ĉiuj volas uzi alian sed ni ŝajnigis al ni ke ni ĉiuj subtenas Hindion! (Ne eble, sed ekzemple.) Certe unu problem estas ke fontoj havas nek egalajn voĉdonojn nek raciajn relativajn voĉdonojn. Ekzemple, multaj vortlistoj estas ĉie en la reto, do se iu listo estas vaste kopiita, ĝia prefero estos la gajninto laŭ Google. Kaj se iu TTT-ejo skribas multe da artikoloj, tiam ĝi pligrandigas sian voĉdonon. Kaj kiam mi serĉis la nomon Afganistano, la plejparto de la paĝoj montritaj estis ne-Esperantaj!!! Do Google ne kontroleblas por tiu nomo. Kaj ĉu vi kontrolos ĉiujn rezultojn de Google por juĝi la taŭgecon? Kiam mi serĉis "Afganistano Esperanto" kaj "Afganio Esperanto" tiam Afganio gajnis, sed la nombro estis 123, kiu estas tro malgranda por juĝi. Kaj ĉu la homoj kiuj skribas retpaĝojn estu la solaj voĉdonantoj. Ĉu vi ne timas ke la kontrolita grupo estas ne-reprezentanta de la tuta parolantaro? Kaj... nu, ĉu mi daŭrigu? Mi havas pli da plendoj...