[Hejmen]Stefano KALB

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 69-a revisio:
Mi loĝas en Stroudsburg, Pensilvanio, Usono, en la montaro 120 km okcidente de Novjorko. Mi Esperantiĝis en 1992. Mi estas programisto, precipe de Ĝavo kaj Perlo sur Linukso.

En januaro 1996 mi kreis kaj estas la redaktoro de la Enciklopedio Kalblanda, la unua reta enciklopedio en Esperanto (laŭ mia kono). En decembro 2001, ĝiaj artikoloj fariĝis la semo de la Esperanta Vikipedio. Mi nun kontribuas rekte al la vikipedio.

Mia familio devenas de Andreo KALBIUS (fl. 1828) el Stetino?, Pomerio?, apud la Balta Maro. Stetino nun estas Szczecin, Pollando, kie la Kalbioj aŭ formigris kiam Germanio cedis la urbon al Pollando post la falo de Hitlero?, aŭ restis kaj poligis la nomon al Kalbarczyk. Andreo mem transloĝiĝis al Bavario kaj sia filo, Johano Nikolao KALB, al Usono en 1853.

Vidu ankaŭ: vikipediistoj


/Deziratoj
/Artikoloj
Via mesaĝo:

La landoj de l' tero laŭ La Jaro http://www.esperanto.be/fel/jar/landoj.html

Jacob SCHWARTZ

El Stefano KALB mem: unuafoje mi renomis la artikolon pri Luksemburgio kiel "Luksemburgo", sed tiam mi vidis, ke tio estas la nomo de la ĉefurbo, do mi renomis ĝin "Luksemburgio".

Ĝenerale mi favoris la liston indikitan en Utilaj Informoj, kiu estas la listo de Bertilo. Sed mi ankoraŭ konsideras la nomojn de Brion VIBBER en liaj belegaj mapoj kaj la konsilon de Google pri la plej ofte uzata formo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 5, 2002 5:04 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: