Konstantino konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de Sankta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la unua [Nicea Koncilio]? en 325?, la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la [Donaco de Konstantino]? la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italio, sed la Donaco estis la fraŭda inventaĵo de mezepokaj papoj por rajtigis siajn militojn por Italio.
Kvankam mankas informoj pri lia naskodato, en la eklezia kalendaro oni solenas lin je la [31-a de decembro]?, pro kio en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj ĝiajn novjarajn festojn, Silvestro.