Piramida stilo estas stilo de skribado uzata de ĵurnaloj: la plej grava informo estas en la komenco de la artikolo, malpli grava informo estas posta. La inversa ordo de ŝerco aŭ romano. La piramido stilo strebas respondi al la kvin K-oj: Kiu? Kie? Kiam? Kiel? Kial? Do la unua alineo estas la resumo de la tuta artikolo. La postaj alineoj donas pli da detaloj.