[Hejmen]Neŭtrono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Strategia ludo por 2 ludantoj: Blankulo kaj Nigrulo.

MATERIALO

- 5x5a ludtabulo. - 10 ludpecoj nomataj Elektronoj: 5 blankaj por la Blankulo kaj 5 nigraj por la Nigrulo. - 1 ruĝa ludpeco, nomata Neŭtrono, apartenanta al ambaŭ.

MOVOJ

Blankulo movas unue. De tiam ambaŭ ludantoj alternigas siajn ludvicojn. Jen la movreguloj: - Endas ludi dum la propra ludvico - Oni faru po 2 movojn ĉe ĉiu ludvico:

	- unue oni movu la Neŭtronon (almenaŭ unu fakon ien ajn).
	- due oni movu propran Elektronon (almenaŭ unu fakon ien ajn).
- Eblas jen diagonalaj jen ortogonalaj movoj. - Movu la ludpecojn laŭ rekta linio, ne ŝanĝante la direkton, ĝis iro iĝos malebla pro esti atinginta la ludtabulan limon aŭ pro esti trovinta iun ajn ludpecon sur la vojo. - Salti super iu ajn ludpeco estas malpermesate. - Oni ankaŭ malpermesas salti sur iun ajn ludpecon. - Kaptoj ne ekzistas. - Ludanto estas libera elekti malsamajn direktojn por siaj du devigaj movoj.

Nuraj fakoj atingeblaj de la Neŭtrono estas rimarkitaj per sagoj. Punkton "a" ĝi ne povas atingi ĉar blanka meza ludpeco tion malhelpas.

Se Blankulo elektus movi sian suban dekstran ludpecon, nuraj eblaj movoj estas rimarkitaj per sagoj.

KIEL VENKI?

Per du manieroj: - Neŭtrono sur malplena fako de ies komenca linio venkigas ties liniposedanton. - Malvenkas tiu, kiu ne kapablas fari la du movojn ĉe sia ludvico.

Blankulo movas kaj venkas movante la Neŭtronon en sian komencan linion.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 17, 2002 12:13 am by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: