Miroslav Malovec (nask. 1953) el urbo Brno, kie troviĝas la plej malnova klubo en iama Aŭstrujo (fondita 1901) redaktoro de Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kunlaboranto kun eldonejo KAVA-PECH, por kiu enkomputiligis aŭ redaktis multajn esperantlingvajn verkojn. Li klopodas enkomputiligi kaj tiel savi malnovajn esperantlingvajn verkojn eldonitajn en Ĉeĥio kaj prilabori manuskriptojn de esperantistoj plejparte jam forpasintaj. Li ankaŭ volas fari enciklopdion de Esperanto-movado en Ĉeĥio, priskribi en la reto ĉeĥajn urbojn kaj iliajn memorindaĵojn.