Mi kredas, ke Meksikio estas la nomo de la lando, kaj Meksiko estas la nomo por Meksikurbo, la ĉefurbo. Werner Moeller
- Mi fiksis tion. --Chuck SMITH
Poste mi vidis en la Richardson's vortaro kaj la
PMEG ke Meksiko ja estas la lando, kaj Meksikurbo estas la urbo... do mi refiksas ĝin... --
Chuck SMITH
Vere ne gravas al mi, sed la esperanto-adresaro ĝin skrivas Meksikio. http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html Ankaŭ Benson, Comprehensive English-Esperanto Dictionary, p328. Ankaŭ Wells, Esperanto Dictionary, p.307. Ankaŭ Lingua Pocket Esperanto Dictionary, p.175. Kaj laŭ la ELNA Update, p.12, 4/2000, la 5a Tut-Ameriko Kongreso de Esperanto, 15-21 de aprilo, 2001, okazis en Meksiko (Meksikurbo), Meksikio. Werner MOELLER
- Nu, ni povus uzi Meksikio por la lando, kaj Meksikurbo por la urbo kaj tiam ni ne havas konfuzon. Kion ĉiuj pensas pri tio? --Chuck SMITH