[Hejmen]Matematiko/Priparolu

Hejmpaĝo | Matematiko | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 3-a revisio:
Al verkantoj de primatematikaj artikoloj !

Mi metis en la paĝo de matematiko multajn ligilojn, la koncernaj artikoloj estas jam verkitaj de mi, sed ni devas anticipe interkonsenti pri la ĝenerala enhavo de la paĝo, ankaŭ pri kelkaj terminologiaj aferoj.

Mi uzas specialajn fakvortarojn, interalie ankaŭ Esperantan, pri terminoj, tamen mi jam vidas diferencojn ... Unuaj demandoj de mia flanko:

Atendas reeĥon - Avtandil


Mi ĝis nun ne multe diskutis matematikon en Esperanto, do mi ne vere havas preferojn. Mi simple blinde sekvis ReVo-n kaj la Komputadan Leksikonon.

Alia afero traktenda: Komence de la artikolo pri natur(al)aj nombroj, mi inkluzivis la nombron 0, sed poste vi skribis ke la unua natura nombro estas 1. Ne multe gravas al mi ĉu la unua estas 0 aŭ 1, sed necesas decidi pri tio en la artikolo. (Kompreneble oni povus mencii ke ne ĉiuj konsentas pri tio ĉi.) Mi elektis 0 pro tio ke en teoria matematiko plej ofte estas tiel, kaj pro tio ke oni tiel verkis la artikolon en la anglalingva vikipedio.

Amike, Argilo


Hejmpaĝo | Matematiko | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 16, 2002 12:17 pm by Argilo (diferencoj)
Serĉu: