Kelkfoje mallongigo laŭskribe prononcebla fariĝas propra vorto:
Jen kelkaj ofte uzataj mallongigoj Esperantaj:
Mallongigo | Tuta(j) vorto(j) |
k | kaj |
K | Kelvino(j); Kelvina(j) grado(j) |
km | kilometro(j) |
ktp | kaj tiel plu |
k. t. p. | kaj tiel plu |
k. a. | kaj aliaj |
k. c. | kaj ceteraj |
k. s. | kaj similaj |
i. a. | inter aliaj; interalie |
ĉ. | ĉirkaŭ; proksimume |
t. e. | tio estas; tio signifas |
mln | miliono(j) |
mld | miliardo(j) |
ekz-o | ekzemplo |
ekz-e | ekzemple |
ekz. | ekzemple |
ekz-ero | ekzemplero |
eld. | eldono; eldonejo |
Eo | Esperanto |
E-o | Esperanto |
E- | Esperanto- |
E-isto | esperantisto |
Esp-isto | esperantisto |
s-ro | sinjoro |
s-ino | sinjorino |
g-roj | gesinjoroj |
f-ino | fraŭlino |
d-ro | doktoro |
s-ano | samideano |
prof. | profesoro |
prez. | prezidanto; prezidento |
n-ro | numero |
p. | paĝo |
bv | bonvolu |
bv. | bonvolu |
vd | vidu |
vd. | vidu |
TTT | Tut-Tera Teksaĵo |
ttt | Tut-Tera Teksaĵo |