[Hejmen]Ludoj/Priparolu

Hejmpaĝo | Ludoj | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Jen la nova aspekto de la ludindekso, kiun mi humile proponas.

'Tabulludo' ne estas konvena nomo por kelkaj ludoj klasifikitaj laŭ tia titolo, ĉar ili ja ne uzas tabulludojn: ekzemple 'El Caballero', 'Trax'.

Krome, kelkaj kartludoj uzas tabulludojn: 'Secuence', 'The Grand Khan'.

'Strategia' ja estas komuna afero al plejparto el la ludoj. Kelkaj estas pure strategiaj, kiel 'Ŝako', 'Goo', 'LOAo'. Sed ĉu iu kuraĝus aserti, ke mankas strategio ĉe 'Risk', 'Torres' aŭ ĉe la kartludoj 'Bridge' kaj '99'?

Mi decidis uzi la vorton 'Tema' por rilati ĉiun ludon kiu temas pri io konkreta, kiu iel provas simuli realon. Ekzemple, 'Formula Dè' simulas konkuron inter rapidaŭtoj, 'Torres' simulas rekonstruon de kasteloj, 'Samurai' simulas konkeron de Japanio fare de mezepokaj militistoj, ktp. Tia vorto, krome, estas ofte uzata en la ludmondo.

Kaj por tiuj ludoj, kiuj simulas nenion, aŭ kies simulo ja estas ne videbla mi proponas la nomon 'Abstraktaj': Ŝako, Damoj, Goo, LOAo, ktp. 'Trax' ja estas tute abstrakta ludo, tamen 'Komerca' kaj sen ia tabulludo. La revuo kanada 'Abstract Games' enhavanta nur tiajn ludojn inspiris min.

Mi ne volis forigi la aparton 'Tabulludoj' dum la restantaj ludnomoj restas neklasifikitaj. Mi mem ne klasifikis ilin ĉar mi scias nenion pri ili. Ĉu eble 'Boggle' estas ĵetkuba ludo pri vort-kreado?

Kompreneble ĉio estas ŝanĝebla. Mi multe dubas pri la Militludoj (War Games). Mi estis tentata inkluzivi ilin ene de 'Temaj' ĉar ja ili provas simuli realon. Tamen, ties meĥanismo estas eble sufiĉe simila inter ili por meriti apartan fakon, mi ne certas. Se tiel... ĉu ankaŭ Risk, Diplomatio, Machiavello devus aperi sub Militludoj?


Hejmpaĝo | Ludoj | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 30, 2002 4:33 pm by Del Castillo (diferencoj)
Serĉu: