[Hejmen]Kiel Redakti Paĝon

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 13-a revisio:

Komenio (1592-1670)

Johano Amoso K o m e n i o (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius, legu Komenius) naskiĝis la 28-an de marto 1592 en urbeto Nivnice apud urbo Uherský Brod (Sudmoravia regiono, Ĉeĥio), mortis la 15-an de novembro 1670 en Amsterdamo kaj estas entombigita en Narden, kie troviĝas lia muzeo. Elstara ĉeĥa ĥlozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj"), ĉefa reprezentanto de la ĉeĥa kulturo en la deksepa jarcento. Post la studoj ĉe la universitatoj en Herborn kaj Heidelberg li vivis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Přerov (legu Prĵerov) kiel instruisto de la "Unuiĝo de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek. Post la jaro 1620, kiam estis venkita la bohema protestantismo, Komenio devis kun miloj da samkonfesiuloj forlasi sian patrujon. Antaŭ la ekzilo en kaŝejoj li verkis ĉeĥlingve amaran satiron Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. Kiel ekzilito li vivis en Leŝno, la tiama pola sidejo de la Unuiĝo (1628-1655), intertempe restadis en Britio (1641-1642), Svedio (1642-1698), en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio (1650-1654) kaj fine en Nederlando (1656-1670), kie li estas entombigita. A1 tiuj ĉi landoj, precipe al Svedio, li estis invitita por reformi tie la lernejaron kaj la publikan vivon laŭ siaj proponoj. Komenio estas konata ĉefe kiel granda pedagogo, sur kies principoj ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Lia unua mondfama verko estis "Ĉeĥa didaktiko" (1632), pli poste reverkita en la latina sub la titolo "Didactica Magna" (legu didaktika magna) - Granda didaktiko. Vastan eĥon atingis la prilingvaj verkoj kaj lernolibroj de Komenio: "Janua Linguarum Reserata" (Pordego de la lingvoj malfermita, 1631), kaj "Orbis Pictus" (orbis piktus) - Mondo en bildoj, 1658. Siajn pedagogiajn verkojn Komenio eldonis en unu kolekto en Amsterdamo sub la titolo "Opera Didactica Omnia" (Ĉiuj didaktikaj verkoj, 1657). Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratiĝo de ĉiuj popoloj, respeguliĝis ankaŭ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eŭropo. Tiun ĉi lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a ĉapitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa kaj nefinita verko "Ĝenerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj", kies kvina parto "Panglottia" estas dediĉita al la problemo de universala lingvo. Li dividis la homan junecon je kvar partoj po 6 jaroj (infano, knabo, adoleskanto, junulo), al kiuj apartenas respondaj lernejoj (patrina, elementa, gimnazio, universitato). En ĉiuj oni instruu ĉion, sed je diferencaj niveloj. Jam la infano lernas fundamentojn de la matematiko (kalkuli per fingroj), astronomio (suno, luno, steloj, jarsezonoj), fiziko (granda, malgranda, varma, malvarma ktp.), moralo (ĝentileco, ne mensogi) ktp. Liaj lernolibroj de lingvoj konsistis el mil frazoj, priskribantaj la mondon (ekz.: La steloj kvazaŭ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon.) Li postulis, ke lernejon devige vizitu la tuta junularo, eĉ la malriĉa, eĉ la knabinoj (stulta patrino ne povas eduki saĝajn filojn). La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al ĉiuj nacioj. Ĝi devas esti neŭtrala por ne veki ĵaluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latino, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li prononis aŭ simpligi la latinon aŭ krei lingvon tute novan. Klasikaĵo fariĝis lia alegoria satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (1623). Junulo volas trovi sian lokon en la mondo, kiu estas priskribita kiel urbo kun ses stratoj: tie loĝas familioj, metioj, sciencoj, religioj, administracio kaj nobelaro. La junulo esploras la stratojn kun siaj du akompanantoj Scivolemo kaj Iluzio, kiuj surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bela, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li vidas el sub ili la veron. Kontrasto inter bela ŝajno kaj amara vero donas akran satiran sarkasmon. Post trarigardo de la mondo kun ĉiuj ĝiaj teruraĵoj la junulo fermiĝas en sia koro kun Kristo.

Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj. Ni citu kelkajn: Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de la internacia lingvo, Přerov 1970 Oldřich Kníchal, Vlastimil Novobilský: Komenio kaj la internacia lingvo, ĈEA 1974 František Kožík: Lumo en tenebroj, ĈEA 1992 (romano pri Komenio kun aldonoj el liaj pedagogiaj libroj kaj el la satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro) Seminario pri Komenio, ĈEA 1992


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 14, 2002 6:57 pm by Malovec (diferencoj)
Serĉu: