Jen ideoj por disvastigi la vikipedion:
- Enmetu ĝin en via .sig dossieron de via retpoŝtadreso, do ĉiuj esperantistoj konos ĝin.
- Petu organizojn skribi artikolojn kiel UEA Fakaj Asocioj pri siaj temoj.
- Aldoni ligon en via TTT-ejo, kun [la bela bildo de la Vikipedio]... jes mi jam faris kaj vi? :-)
- Parolu pri ĝi ĉe esperantaj kongresoj.
- Parolu pri ĝi ĉe kunveno de via loka klubo.
- Parolu pri ĝi en interretaj diskutoj.
- Instigi homojn partopreni pri kio ili plej ŝatas, eĉ nur por aldoni kelkajn artikolojn pri iuj artistoj, verkistoj, temoj ktp. Tio estas unua paŝo.
- Disdonu la Vikipedia broŝuro.
- (Aldonu aliajn ideojn ĉi tie)