Jen ideoj por disvastigi la vikipedion:
- Enmetu ĝin en la .sig-dosieron de via retpoŝta programo, do ĉiuj esperantistoj konos ĝin.
- Petu organizojn skribi artikolojn kiel UEA Fakaj Asocioj pri siaj temoj.
- Aldoni ligon en via TTT-ejo, kun [la bela bildo de la Vikipedio]... jes mi jam faris, kaj vi? :-)
- Parolu pri ĝi ĉe esperantaj kongresoj.
- Parolu pri ĝi ĉe kunveno de via loka klubo.
- Parolu pri ĝi en interretaj diskutoj.
- Instigi homojn partopreni pri kio ili plej ŝatas, eĉ nur por aldoni kelkajn artikolojn pri iuj artistoj, verkistoj, temoj ktp. Tio estas unua paŝo kaj post vikipediumeti, ili maniiĝos, ĉu ne? ;-)
- Disdonu la Vikipedian broŝuron.
- Skribu [artikolon] por revuo.
- Tatuas bildon de Vikipedio sur via vizaĝo... jes, mi jam faris, kaj vi? ;-)
- (Aldonu aliajn ideojn ĉi tie)