Geografio >
Ameriko >
Nordameriko > Kanado
Kanado - Canada
Lando en Nordameriko.
- Landkodo: CA.
- E-nomo: Kanada Komunumo.
- Nacia nomo: Commonwealth of Canada (en), Communaute de Canada (fr).
- Etimologio: landnomo verŝajne devenas el "kanata", kiu en la lingvo de indianoj signifas "vilaĝo".
- Areo: 9.220.975 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia federacia konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino (de 1952), kiu estas prezentita per General-guberniestro.
- Adm. divido: 10 provincoj kaj 3 teritorioj.
- Ĉefurbo: Otavo? (770 mil).
- Urboj: Toronto (3.202), Montrealo? (2.878), Vankuvero? (1.350).
- Loĝantaro: 29.606 mil (1995), inter ili - anglokanadanoj 45%, frankokanadanoj 27%.
- Ŝtatlingvoj: angla kaj franca.
- Monunuo: kanada dolaro.
- GNP: totala - 595 mlrd $; pokapa - 19.380 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, nafto, aluminio, lignaĵo, greno.
- Heredaĵo: Kebekia historiaj regionoj, malnova urbo Lunenburgo, naciaj parkoj de Nahan, Dinosaura, Rokmontara.
Kanado havas areon de 9.970.610 km2, kaj tial, ĝi estas la due pli granda lando de la mondo. La loĝantaro de Kanado en la jaro 2000 estis 31.278.097. Sude de Kanado troviĝas Usono kun landlimo de 6.415 kilometroj. La komerco inter Kanado kaj Usono estas tre grava.
Kanado estas konfederacio aŭtonoma, sed la [Reĝino Elizabeth II]? de Britio estas la regnestrino. La estro de la kanada registaro estas la ĉefministro [Jean CHRETIEN]?. Pro la [Brita-Nordamerika Akto]? de 1867, Kanado aprobis du naciajn lingvojn kaj kulturojn, la anglan kaj la francan.
Kanado havas dek provincojn:
La ĉefurbo de Kanado estas Otavo?, Ontario.
Kanado ankaŭ havas tri teritoriojn, kaj multajn grandajn insulojn en la [Arkta Oceono]?;
/Priparolu