Via teksto pri la hispana enhavas multajn aferojn korektindajn. Jen ili:
- Mezepoka versio de la hispana estas parolata de la judoj sefardioj. Ties parolado estas tute komprenebla de la nunaj hispanparolantoj.
- La hispana ankaŭ estas sufiĉe parolata en Pirenea Lando Andoro. La kataluna estas ties oficiala lingvo, sed ankaŭ la franca kaj la hispana estas parolata tie.
- Vi pravas kiam skribas ke hispana plej similas al portugala kaj al kataluna. Sed endas aldoni ke similas al la galega, la valencia, la baleara kaj la itala lingvoj. Estas tre facile legi tekstojn verkitajn pere de iu ajn el tiuj lingvoj al iu parolanto de tiu lingvoj, eĉ sciante nenion pri ili. Alia afero estas la parolado. Ofte ankaŭ ĝi estas komprenebla se oni parolas sufiĉe klare kaj malrapide.
Mi tre miris leginte vian paragrafon: 'kie la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna la de orienta Iberio, Hispanio estas la de la mezo, precipe de Madrido'.
- Unua afero: la hispana, laŭ ŝtata konstitucio estas la oficiala lingvo de la tuta ŝtato. En ĉiu el la aŭtonomaj regionoj ankaŭ la lingvoj parolataj tie estas oficialaj.
Do, fakte en Galicio (Galicia), Katalunio (Catalunya), Valencio (Valencia), Balearoj (Isles Balears) kaj Euskio (Euskalerria) ties loĝantoj estas dulingvuloj.
- Dua afero: via 'mezo' de Hispanio inkluzivas la aŭtonomajn regionojn jenajn, kie nur la kastilia (hispana)estas parolata:
- Asturias
- Cantabria
- Castilla-Le?n
- Extremadura
- Arag?n
- Castilla-La Mancha
- La Rioja
- Murcia
- Andalucía
- Islas Canarias
- Urboj Ceuta kaj Melilla
- Madrid
- La hispana ja havas la sonojn esperantajn 'ĉ' kaj 'ĵ', skribita per 'ch' kaj 'y' respektive. Kontraŭe, la hispana sono 'z' ne estas representata esperante.
Ĉo do vi korektos, aŭ mi mem?
amike,
Del Castillo
- Mi kredas, ke Stefano orignale verkis la artikolon do mi lasos al li la decidon pri korektado, sed mi respondos iomete... Pri la sonoj: la hispana certe entenas ĉ-sono. Ĵ estas laŭ mia scio fonema variaĵo de la j-sono, kies preciza realiĝo varias laŭ dialekto, akĉento, kaj eĉ de fojo al fojo. La impreso, kiun oni donis al mi, estas ke la ĵ-prononco estas pli kutima en Hispanio, sed mi renkontas plej ofte la j-prononcon ĉe la hispanlingvaj televido- kaj radioelsendoj ĉi tie en Los-Anĝeleso.
- Tio ne estu surpriziga; la amerikaj prononcmanieroj de la angla kaj la franca ankaŭ ofte tenas al si malnovaĵojn, kiuj ŝanĝiĝis/adas en Eŭropo. (Mi ĵus kontrolis; la prononcogvidilo de mia hispana-angla vortaro Larousse, kiu sekvas la hispaniajn prononcojn de 'z' kaj 'd', donas nur la j-prononcon.) Certe indas pli plena traktado de la prononco(j) de la lingvo en la artikolo! -- Brion VIBBER
Saluton Brion kaj Juan! Viaj korektadoj kaj aldonoj ŝajnas
bonaj al mi. Redaktu la artikolon libere laŭ via juĝo. Mi nur
studis la hispanan en lernejo, do mi certe ne estas spertulo.
Kaj ĉi tiu ja estas vikio!
La artikolo ŝajne ne estas klara pri du punktoj:
1. La sonoj ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ ne ekzistis en la latina, sed
evoluis diverse en la latinidaj lingvoj. Ĉar Esperanto ŝajne
preferas la francan, ĝi reflektas la francan evoluon, ne la
hispanan. Ekzemple, buŝo ne boca (boko), ĉevalo ne caballo
(kabalo), plaĝo ne playa (plajo), ktp.
2. La hispana plejparte evoluis el la vulgara latina de Madrido
en la mezo de Iberio, dum la portugala evoluis el la vulgara
latina de okcidenta Iberio (de la nuna Portugalio) kaj la
kataluna el la de orienta Iberio (de la nuna Katalunio). Mi
elektis la portugalan kaj la katalunan ne kiel la solaj rivaloj
la hispana en Iberio, sed kiel la ĉefaj.
Mia kompreno de la latinidaj lingvoj de Iberio: ĉiu regno en
Iberio havis sian propran lingvon aŭ dialekton, sed kiam
Kastilio unuigis la regnojn de Iberio (aparte de Portugalio) por
fondi Hispanion, la lingvo de Kastilio fariĝis la nacia lingvo,
fariĝis la hispana.
Mi divenas, sed ne scias, ke en la komenco la hispana nur estis
la lingvo de la registaro sed, per lernejoj, radio, televido,
ktp, fariĝis la nacia lingvo en fakto kaj ne nur en leĝo.
Mi tute ne scias la nuna stato de la aliaj latinidaj lingvoj en
Hispanio. Ĉu ili forvelkas? Ĉu ili nur estas la afero de
maljunuloj en la kamparano aŭ de entuziasmistoj aŭ de
politikaj aktivuloj? Kaj por dulingvanoj, kio estas la rolo de
ĉiu lingvo? Estas la kataluna (ekzemple) la lingvo de la
familio sed la hispana la lingvo de la lernejo kaj oficejo? Mi
ne scias, sed tia klarigo estus bona en la artikolo.
-- Stefano KALB
Pri la paĝo pri la hispana, ĝenerale:
Ĉe la jenaj klarigoj mi skribos la E-ajn prononcojn por komparoj, per [].
- Paĝo de enciklopedio enhavendas konitaĵojn, ne opiniojn. Eble hispanlingva lingvistikisto estus plej konvena por korekti tiun ĉi paĝon, sed ne mi, humila programisto.
- Mi kuraĝas opinii nur el la vindpunkto de 41-jara hispanparolanto, lingvoŝatanto kiu ofte atentas pri lingvaj aferoj.
Pri la litersonoj:
- Ja oni ne povas difini unusolan manieron prononci en la hispana kelkajn literojn, ĉar ties prononcado dependas de la mondregiono.
- Tiel, la hispana litero "z" (denta konsonanto) ne ekzistanta en E-o, estas prononcata kiel la [s] en kelkaj hispanaj regionoj kiel Andaluzio kaj la Insularo Kanarioj. Krome, mi neniam aŭdis eĉ unu solan amerikanon nordan aŭ sudan prononci la "z" laŭ la maniero de Hispanio. Eĉ la usona prezidento Bush, kiu ŝajne lernas la hispanan, prononcas ĝin kiel [s].
- La sono de la konsonanto [ĵ] ja ekzistas en la hispana lingvo. Ekzemple, la pronomo "yo" (=mi). Neniu prononcas ĉi tiun vorton [jo].
Tamen, la sono reprezentanta per "ll" pronocenda kiel [j] esta ofte prononcata kiel [ĵ], sed iom malpli frote en Hispanio, kaj tute frote en Argentino, ekzemple.
Pri la deveno de la hispana lingvo:
- Unuafoje mi aŭdas ke la hispana evoluis el la vulgara latina de Madrido, dum la mezepoko. La unuaj tekstoj juĝataj kiel jam hispanlingvaj sed ne jam latinaj aperis en monaĥejo San Millan de la Cogolla, en la nuna aŭtonoma regiono La Rioja, antaŭue nomata Logroño. Tio kongruas kun la evoluo de la kristana rekonkero de la duoninsulo, komencinta de la reĝo Pelayo disde la montaro Picos de Europa, norde de Hispanio. Madrido, tiuepoke estis muzulmana. Ankaŭ tio kongruas kun la vokala sistemo de la kastilia, kiel iom pli sube mi klarigos.
- Dum la mezepoko ne ĉiu regno posedis sian lingvon. Estus pli plecize diri ke kunekzistis pluraj latinidaj lingvoj (ekscepte de la Euska). Kiam oni kreis la hispanan ŝtaton dum la mezepoko la regionoj ne hispanparolantaj plu parolis siajn proprajn lingvojn. Galicianoj, Valencianoj, ktp. ĉiam parolis siajn lingvojn. Eĉ dum la diktatoro Franco (1940-1975) kiu malpermesis paroli aliajn lingvojn krom la kastilian, ĉiu katalunano parolis hejme la katalunan.
- Paroli en Hispanio pri lingvoj, malfeliĉe ofte signifas paroli pri politiko. Malaperinte Franco, ĉiu lingva regiono rehavis sian rajton uzi sian propran nacian lingvon. La kastilia, ankaŭ nomata hispana, estas oficiala lingvo en la tuta ŝtato. Ekzcepte de iu maljunegulo loĝanta en malfacile atingebla vilaĝeto meze de montaro, ĉiuj en Hispanio konas la hispanan. Krome, estas ankaŭ oficialaj en siaj respektivaj lingvoregionoj tiuj lingvoj parolataj tie. Ekzemple, en Galicio oni parolas la galegan surstrate, hejme, kaj oni instruas pere de ĝi. La samo okazas alilingve en la ceteraj regionoj dulingvaj.
Do, tiuj latinidoj ja neniam malaperis. Ili evoluis samtempe ol la kastilia. Nur lingvo ĉe la norda parto estas malaperanta: Bable. Eble ĉar tiu aŭtonoma regiono, Asturias, ne protektas ĝin.
Pri la kataluna, nu, ja estas politika afero. La katalunanoj nomas la valencianojn "la sudaj katalunanoj" kaj la valencianoj nomas la katalunanojn "la nordaj valencianoj". Io simile okazas kun la Balearoj. Ĉiu el tiuj regionoj defendas, ke tiu lingvo parolata tie ne estas dialekto de la aliaj. Laŭ mia humila opinio, ĉiuj pravas, ĉar... Kio diable estas dialekto?
Kaj la euska, la sola lingvo parolata en Hispanio ne latindevena, estas pli kaj pli parolata de ĉiuj en tiu regiono. Eble iom malpli rapide pro ties malfacileco. La euska estas kurioza fenomeno. Laŭ la lasta lingvistikaj studoj, iuj konkludas ke tiu lingvo estas la lingvo parolata en Iberio antaŭ ol la romianoj alvenis. Ŝajne iberaj tekstoj estas facile tradukeblaj pere de la euska. Laŭ tio, la euska estus la plej antikva hispana lingvo. Fakte la kastilia vokala sistemo (sama ol tiu Esperanta) devenas el la euska.
Resume, la lingvoj en Hispanoj bonfartas.
Del Castillo
Mi ne estas hispano, sed jes studis la hispanan kaj estis en Hispanio. Kaj neniam mi aŭdis la prononcon [ĵo] de "yo" tie, nur kiam argentinanoj parolis en filmoj. Jes, la sono "y" en "yo" ofte estas pli frota/ferma/konsonanteca ol la esperanta "j" en "ju", sed laŭ mia orelo ne tiel forta kiel esperanta "ĵ" kaj franca "j", egzemple en Jacques [ĵak]. Mi dirus, ke la sono "y" en "yo" estas meze inter j kaj ĵ. Do, kion fari?
Por simpleco, mi sugestas ke ni uzu [j] kiel proksimuman esperantigon kiam ne temas pri argentinaj aŭ aparte ĵ-emaj dialektoj, tiam oni uzu [ĵ]. Egz-e: "yo" [jo], en argentina kunteksto [ĵo]; "calle" [ka(l)je], en argentina kunteksto [kaĵe].
[[Bjørn A. BOJESEN]]