Herodo estis juda laŭ religio sed ne laŭ gento: li devenis de Idumeo?, lando sude de Judio. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed pro tio reĝo fidela al Romio.
Herodo estis la filo de Antipater?, kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la Makabeoj. Sub lia patro, Herodo regis Galileon?, lando norde de Judio. Sed kiam la persoj atakis Judion, Herodo fuĝis al Romo. Tie [Marko Antonio]? deklaris lin reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj Jerusalemon? en -37. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj.
La masakro de la knabetoj de Bet-Leĥem menciita en la Biblio ne estis menciita de la juda historiisto Josephos?.
Herodo havis dek edzinojn (laŭvice) kaj 14 infanojn. Li mortigis almenaŭ unu edzinon kaj du infanojn pro timo politika. Kiam li mortis, lia krono estis heredita de tri filoj: Arĥelao?, [Herodo Antipas]? kaj [Herodo Filipo]?. Antipas regis Galileon? kaj Pereon? en la nordo, Filipo Itureon? (norde kaj oriente de la Galilea Maro) kaj Arĥelao Judion?, Samarion? kaj Idumeon en la sudo.