[Hejmen]Herodo La Granda

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Herodo la Granda (73 - 4 a.K.) estis marioneto de Romio? kaj reĝo de Judio? kaj aliaj landoj de Palestino dum -37? al -4?. Li estis la reĝo sub kiu Jesuo Kristo naskiĝis, sed li ne estas la Herodo ([Herodo Antipas]?, lia filo) kiu rolis en la mortigo de [Johano la Baptisto]?.

Herodo estis juda laŭ religio sed ne laŭ gento: li devenis de Idumeo?, lando sude de Judio. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed ankaŭ reĝo fidela al Romio.

Herodo estis la filo de Antipater?, kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la Makabeoj. Sub lia patro, Herodo regis Galileon?, lando norde de Judio. Sed kiam la persoj atakis Judion, Herodo fuĝis al Romo. Tie [Marko Antonio]? deklaris lin reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj Jerusalemon? en -37. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj.

Herodo havis dek edzinojn (laŭvice) kaj 14 infanojn. Li mortigis almenaŭ unu edzinon kaj du infanojn pro timo politika. Kiam li mortis, lia krono estis heredita de tri filoj: Arĥelao?, [Herodo Antipas]? kaj [Herodo Filipo]?. Antipas regis Galileon? kaj Pereon? en la nordo, Filipo Itureon? (norde kaj oriente de la Galilea Maro) kaj Arĥelao Judion?, Samarion? kaj Idumeon en la sudo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 26, 2002 1:22 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: