Mi pensas ke la titolo "Goo" plibonas ol "GOo" en enciklopedio. Se vi pensas ke "GOo" plibonas, ni povas ŝanĝi la artikolon al "GOo." Kion vi pensas? --
Chuck SMITH
Dankon pro via redaktado. Jes, mi konsentas. --MORI Hitoshi
Mi provas, momente malsukcese, nombri la tiel nomatajn 'Ses Reguloj' per la simbolo '#'.
Tamen ili estas nombrataj ade per la sama '1'. Del Castillo
- Por #e sekvigi al la nombroj unu la alian, nepras ne apartigi la liniojn. Ĉiuokaze, vi anstataŭe povus rekte uzi la HTML-etikedojn OL, LI, ktp. --Brion VIBBER